Biocido

Desinfektaĵo por manoj.

Biocido (derivata el la malnov-greka βίος bios, ‚Vivo‘ kaj latina caedere ‚mortigi‘) estas en la ne-agrikultura areo uzataj kemiaĵoj aŭ mikroorganismoj por kontraŭbatali damaĝbestojn (kiel ratojn, insektojn, fungojn, mikrobojn), kiel ekzemple desinfektaĵoj, rat-venenoj aŭ lignoprotektiloj. Iuj el la aktivaj ingrediencoj en biocidoj estas uzataj ankaŭ kiel aktivaj ingrediencoj en plantprotektiloj. La diferenco estas, ke biocidoj celas protekti homan sanon kaj produktojn, dum plantprotektiloj celas protekti plantojn (inkluzive de tiuj rikoltitaj). Ĉi tio signifas, ke la tipo kaj uzloko estas malsamaj (ĉe homoj aŭ en ilia domo - sur la kampo aŭ en la forcejo kaj magazeno).

Pesticidoj inkluzivas ambaŭ biocidojn kaj plantoprotektajn produktojn, kie la unua rilatas al substancoj por nemanĝaj kaj ne-furaĝaj celoj kaj la dua rilatas al substancoj por manĝaĵoj kaj furaĝaj celoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy