La biologiaj ritmoj ludas gravan rolon en la funkciado de vivestaĵoj (korbatado, spiraj aŭ okulaj movadoj, ciklo manĝo / digesto, alternaj statoj de maldormo kaj dormo, ovoladaj cikloj, florado kaj fruktado de plantoj, sezona fruktado de fungoj, migrado de bestoj, ktp) .
Ili estas gravaj en la konstruo de niaj kutimaj kondutoj (nutraĵo, dormo, ktp) .
Komence de la 21-a jarcento, estis eltrovitaj malsamaj tipoj de "molekulaj osciloj", pri bestoj, pri plantoj[1][2] eĉ pri fungoj (en Neurospora crassa, modela organismo de laboratorio), kaj ankaŭ pri bakterioj; ĉirkaŭtaga ritmo evidentiĝis kaj grandparte eksplikiĝis pri fotosintezaj bakterioj , cianidobakterioj[3].
Franz Halberg, unu el la fondintoj de la kronobiologio kreis, en verko de 1959, la terminon cirkadiana ritmo el la latina circa (esperante, ĉirkaŭ) kaj dies (esperante, tago), por difini la observitan periodan ciklon de la vivestaĵoj laŭ la tago.