Biosfera rezervejo

Mapo montrante la Tutmondan Retaĵon de Biosferaj Rezervejoj, en la jaro 2009.

La Programo de Unesko MaB (angle "Man and Biosfere" = "Homo kaj Biosfero") ekestis en 1971 por antaŭenigi la komunikadon kaj esploradon rilatajn al konservado de ekosistemoj.

Ene de ĉi tiu programo estas rekonitaj la Biosferaj Rezervejoj[1] ne kiel simplaj zonoj protektendaj sed kiel teritorioj, kie eblos la daŭrivo kaj evoluo de homa vivo kun la konservado de la ekosistemoj (teraj kaj maraj).

Tiuj ĉi rezervejoj estas proponitaj de landaj registaroj kaj devas esti protektita de ili, la Strategio de Sevilo (Dokumento proponita post konferenco en tiu urbo en 1995) difinas la celojn de rezervejoj naci- kaj internaciskale.

  1. Noto : rezervejo = teritorio protektata kontraŭ homagado.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy