Biskvito estas seka, longe aŭ plurfoje bakita, longe konservebla, dolĉa, plata kaj relative malgranda bakaĵo destinita por frandado.
Laŭ la Fundamento, biskvito signifas dufoje bakitan, sekan panon, sed en praktika uzo la vorto biskvito ne estas uzata tiel. Anstataŭe oni nun ofte nomas tion biskoto. Pro la konfuzo ankaŭ estiĝis la vorto kekso por la nuna signifo de biskvito.
La konfuzo ne estas hazarda: Biskvitoj mem devenis de biskotoj, kaj pro tio en multaj eŭropaj lingvoj la signifo de la koncernaj vortoj ŝanĝiĝis. La transformiĝo de la dura nedolĉa biskoto al pli mola dolĉa biskvito okazis dum longa tempo: Oni provis jam en la 17-a jarcento plibonigi la paston per ovoj, sukero, nuksoj, vino kaj rozakvo. Oni eltrovis nur 100 jarojn pli poste, ke oni devas dividi la ovoflavon kaj blankon kaj aparte ŝaŭmigi ilin.
Oni ofte anstataŭigas parton de faruno per draŝaĵo el nuksoj.