Bitmono

Bitcoin
emblemo
emblemo
libera programaroret-komunika protokoloblokĉenovalutorezerva valuto • crypto asset • ĉifrovalutoleĝa valuto • pagsistemo
Ŝtato: tutmonde (kelkaj ŝtatoj malpermesis, kelkaj oficialigis)
Subdivido: mBTC, μBTC, satoŝi, bit
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo: BTC, XBT
Ŝanĝokurzo 1 BTC = 36,696.87 USD
1 BTC = 32,513.17 EUR

(23-a de novembro 2023)

Logo de Bitcoin.
Logo de Bitcoin.
vdr
bitmono-qt en Ubuntu


Bitmono (angle Bitcoin) estas pagosistemo elpensita de Satoshi Nakamoto,[noto 1] kiu publikigis sian inventon en 2008[1] kaj liberigis ĝin kiel malfermkoda programaro en 2009.[2] La sistemo estas samtavol-ŝutada; uzantoj povas interagi rekte sen neceso de interaj perantoj.[3] Transakcioj estas kontrolitaj per reto de nodoj kaj registritaj en publika distribuita sistemo nomata bloko-ĉeno (angle blockchain). La librotena sistemo uzas sian propran kontunuon, ankaŭ nomata bitmono. La sistemo funkcias sen administra centro, kio kondukis la Usonan Ministerion pri la Kaso marki bitmonon kiel malcentraligitan virtualan valuton. Bitmono estas ofte nomata la unua ĉifrovaluto, kvankam antaŭ similaj sistemoj ekzistis. Bitmono estas pli ĝuste priskribita kiel la unua malcentraligita cifereca valuto. Ĝi estas la plej granda de sia speco en terminoj de tuta merkata valoro.[4]

Bitmonoj estas kreitaj kiel kompenso por proceda laboro, per kiu uzantoj ofertas sian komputilan povon por verigi kaj enigi pagojn al publika ĉefkontlibro. Ĉi tiu agado estas nomata minado kaj la ministoj estas rekompencitaj per transakciaj kotizoj kaj nove kreitaj bitmonoj.[3] Krom minado, Bitmonoj povas esti ricevitaj en interŝanĝo kontraŭ aliaj valutoj,[5] produktoj kaj servoj.[6] Uzantoj povas sendi kaj ricevi bitmonojn kontraŭ laŭvola transakcikotizo.[7]

Ĝi estas tute samtavole ŝutita, kaj uzas malsimetrian ĉifradon.

La aktivuloj de la projektoj rimarkas la similecon de la mono kun Esperanto[8] kaj unu el la programoj, kiuj scipovas labori kun la bitmono nomiĝas Spesmilo, laŭ la iama Esperanto-mono spesmilo.


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/> ne estis trovita; $2

  1. Bitcoin: A Peer-to-Peer Electronic Cash System. bitcoin.org (October 2008). Alirita 28 April 2014.
  2. . The Crypto-Currency: Bitcoin and its mysterious inventor. The New Yorker (10 October 2011). Alirita 31 October 2014.
  3. 3,0 3,1 Jerry Brito and Andrea Castillo (2013) Bitcoin: A Primer for Policymakers. Mercatus Center. George Mason University. Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 22 October 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 2015-09-16.
  4. Espinoza, Javier, "Is It Time to Invest in Bitcoin? Cryptocurrencies Are Highly Volatile, but Some Say They Are Worth It", Journal Reports, The Wall Street Journal, 22 September 2014. Kontrolita 3 November 2014.
  5. "What is Bitcoin?", CNN Money.
  6. Natasha Lomas (16 September 2013) BitPay Passes 10,000 Bitcoin-Accepting Merchants On Its Payment Processing Network. Techcrunch. Techcrunch.com. Alirita 21 October 2013.
  7. Joshua A. Kroll, Ian C. Davey, Edward W. Felten (11–12 June 2013) The Economics of Bitcoin Mining, or Bitcoin in the Presence of Adversaries. The Twelfth Workshop on the Economics of Information Security (WEIS 2013). Alirita 8 May 2014. “A transaction fee is like a tip or gratuity left for the miner.”.
  8. angle Simileco inter bitcoin kaj esperanto (similarities between bitcoin and esperanto)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy