Black Sabbath | |
---|---|
Black Sabbath en 1972 Black Sabbath en 1972
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Birmingham, Anglio |
Ĝenroj | metalroko |
Aktivaj jaroj | 1968 — 2006; 2011 - |
Eldoninto | Warner Bros. I.R.S. Records EMI |
Parencaj temoj |
Deep Purple Heaven and Hell Iommi GZR Rainbow Dio Electric Light Orchestra |
Retejo | black-sabbath.com |
Membroj | |
Antaŭaj membroj | |
Ronnie James Dio | |
Black Sabbath estas angla metalroka muzikgrupo, kreita en 1968 en Birmingham, Anglio. La unua historia formacio estis konstituita de Ozzy Osbourne (voĉulo), Tony Iommi (gitaristo), Geezer Butler (basgitaristo) kaj Bill Ward (drumisto). Ili estas konsiderataj ankaŭ kiel fondintoj de doom metal, kiu influis multajn aliajn stilojn. Ekde 1970 ĝis 2000 estis venditaj pli ol cent milionoj da kopioj de albumoj, kio igas Black Sabbath unu el la plej sukcesaj grupoj de metalroko, apud Judas Priest, Iron Maiden kaj Metallica.
La signifo de la nomo Black Sabbath en Esperanto estas "nigra kunveno de sorĉistoj".