Blazono de Benino

Blazono de Benino
La blazono de Benino
La blazono de Benino
Lando:  Benino
Uzata ekde: 1964-1975, ekde 1990
vdr

La Blazono de Benino estis adoptita en 1964, post kiam la ŝtato Benino inter 1958 kaj 1960 ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Franca Okcidenta Afriko. Tiam la nacia simbolo estis ŝanĝita al socalisma emblemo en 1975 kaj la origina blazono estis readoptita en 1990.

Ĉe la supro de la emblemo estas la nacia spino kiu konsistas el du kornoj de abundeco kun maizo en la spiko kaj plenigita per sablo. Tiuj estas famaj por stari por prospero. Sub la spino estas ŝildo kiu enhavas la faktan blazonon de Benino.

La ŝildo estas rompita en kvar kvadrantojn. La supra maldekstra kvadranto enhavas kastelon en la stilo de la Sombaoj, reprezentanto de la historio de Benino. En la supra dekstra kvadranto, estas la Stelo de Benino, la plej alta premio de la nacio. Sub ĉi tio estas ŝipo, kiu signifas la alvenon de Eŭropanoj en Benino. En la malsupra maldekstra kvadranto estas palmo-arbo.

La ŝildo estas subtenata de paro de leopardoj, la nacia besto de Benino. Sub la ŝildo estas la moto de Benino ("Kuneco, Justeco, Laboro") en la franca.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy