Blazono de Mozambiko

Emblemo de Mozambiko

Emblemo de Mozambiko estas la oficiala simbolo de la Mozambika ŝtato. Ĝia priskribo estas fiksita en artikolo 194 de la mozambika Konstitucio, akceptita en 1990. L’emblemo prezentas oranĝan kampon, kiu finiĝas supre kiel dentrado. En la kampo situas monto ĉe maro, super kiu lumas la suno. La monton kovras blanka malferma libro; super ĉio estas kruciĝantaj sarkilo kaj AK-47. La komponaĵojn kadras sukerkanaj tigoj maldekstre kaj maizaj dekstre, envolvitaj per ruĝa rubando, kiu havas sube nomon de la ŝtato en portugala lingvo. Supre, inter la tigoj, situas ruĝa kvinpinta stelo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy