Blogo

Blogo (ankaŭ nomata reta taglibroretlogoretskribejo[1]) estas reta raporto fare de persono. Blogoj estas lokitaj en la Interreton kaj preskaŭ ĉiam en la TTT. Blogoj enhavas liston de eroj (blogaĵoj aŭ blogeroj), kiuj ordinare estas ordigitaj de plej nova ĝis plej malnova kaj temas pri la ŝatokupoj, religio, politikaj, kredoj, okupo, k.t.p. de la bloganto. Blogoj kutime, sed ne ĉiam, permesas por legantoj komenti pri la eroj.

Blogo ordinare estas havebla en TTT-paĝo kaj RSS-a kanalo, tamen ne ĉiuj RSS-aj kanaloj estas blogoj.

Ekzistas multaj programoj por krei blogojn per PHPPerl kune kun SQL. Se oni ne havas konekton al TTT-ejo, kiu havas tiujn, ankaŭ ekzistas gastigaj servoj kiel LiveJournalĜangalo.com.

  1. (en, eo) Sequoia Edwards, How to translate to Esperanto, p. 29/62, Smashwords.com

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy