Boeing 727 | ||
---|---|---|
Boeing 727-30C de Lufthansa, 1978. | ||
Tipo: | Pasaĝeraviadilo | |
Fabrikanto: | Boeing | |
Unua flugo: | 9-an de februaro 1963 | |
Enkonduko: | 1-an de februaro 1964 en Eastern Airlines | |
Uzanto: | Lufthansa | |
Produktperiodo: | 1962-1984 | |
Produktkvanto: | 1,832[1] | |
La Boeing 727 estas trimotora pasaĝeraviadilo de Boeing, ellaborita en 1963. La larĝa diametro de la aeroplano ebligis instali arojn da ses seĝoj (tri ĉe ĉiu flanko).
La unua Boeing 727 ekflugis en 1963 : dum pli ol unu jardeko, ĝi restis la plej produktita pasaĝera aviadilo en la mondo. Entute 1 832 ekzempleroj estis venditaj. Tiu rekordo establita de la Boeing 727 estis venkita komence de la 1990-aj jaroj fare de ĝia pli juna rivalo, la Boeing 737.
En novembro 2007, ankoraŭ 76 Boeing 727-100 kaj 356 Boeing 727-200 estis ankoraŭ flugantaj.