Boforta skalo

La boforta skalo estas skalo por taksi la fortecon (rapidecon) de vento laŭ la fenomenoj observeblaj (en la ĉirkaŭaĵo). La kreinto de tiu ĉi maniero estas brita mara oficisto Francis Beaufort (1774-1857), esperantigita kiel Boforto.

Dum en Esperanto estas la iom ne-prezica skalo por ventaj niveloj, nome senvento/venteto/vento/ventego, aldone estas la prezica Boforta skalo kun indicoj/terminoj kaj ventaj rapidecoj (sed rimarkindas ke inter diversaj lingvoj estas kelkaj malgrandaj malsamoj). Estas 13 indicoj kaj pluraj vortoj uzitaj kiel terminoj: kalmo/sereno/zefiro/brizo/ŝtormo/tempesto/uragano. Zefiro estas milda agrabla venteto, ĉe la indico 2 de la Boforta skalo. Brizo estas regule okazanta vento, vertikale ascenda kaj kaŭzata de la varmiĝo de la malsupra tersurfaco (indico 3/4-6 de la Boforta skalo). Ŝtormo estas forta perturbo de la atmosfero, ordinare akompanata de pluvego aŭ neĝo, responda al la gradoj 7-10 de la boforta skalo. Tempesto estas ventabunda vetero, pli forta ol ŝtormo, sed malpli forta ol uragano, responda al la boforta indico 11. Uragano estas fortega vento, de grado 12 en la Boforta skalo.


Fortec-indico laŭ Boforto Terminoj Rapideco de vento (km/h)
0 kalmo 0 ĝis 1
1 sereno 2 ĝis 5
2 zefiro 6 ĝis 11
3 brizeto (folioj kaj malgrandaj vergoj en konstanta moviĝo, leĝeraj flagoj etendiĝas) 12 ĝis 19
4 brizo 20 ĝis 28
5 brizego 29 ĝis 38
6 fortbrizego 39 ĝis 49
7 ŝtormeto (tutaj arboj moviĝantaj, ĝeno kiam piedirante kontraŭ la vento) 50 ĝis 61
8 ŝtormo (en la angla "gale") 62 ĝis 74
9 ŝtormego 75 ĝis 88
10 fortŝtormego (en la franca "tempête", en la germana "schwerer Sturm") 89 ĝis 102
11 tempesto 103 ĝis 117
12 uragano 118 kaj pli

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy