Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bogoto (apartigilo). |
Bogoto | |||
hispane Bogotá | |||
ĉefurbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Bogotá Distrito Capital | |||
Deveno de nomo: De la muiska lingvo. "Bacatá" aŭ Bakata. | |||
Kromnomo: Ateno de Sud-Ameriko | |||
Ŝtato | Kolombio | ||
---|---|---|---|
Historia regiono | Vicreĝlando de Nova Granado | ||
Montaro | Andoj | ||
Konstruaĵoj | Nacia Muzeo de Kolombio, Preĝejo de la Porciúncula | ||
Rivero | Bogoto | ||
Situo | Bogoto | ||
- alteco | 2 625 m s. m. | ||
- koordinatoj | 04° 35′ 53″ N 74° 04′ 33″ U / 4.59806 °N, 74.07583 °U (mapo) | ||
Areo | 1 587 km² (158 700 ha) | ||
Loĝantaro | 7 434 453 (2011) | ||
- de metropolo | 9 600 000 | ||
Denseco | 4 684,6 loĝ./km² | ||
Parkoj | Parko El Tunal, Parko Simón Bolívar | ||
Fondita | 6-a de aŭgusto 1538 | ||
- fondinto | Gonzalo Jiménez de Quesada | ||
Urbestro | Carlos Fernando Galán
(ekde 1-a de januaro 2024) | ||
Horzono | UTC (UTC-5) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | 00571 | ||
Aŭtokodoj | BOG | ||
Manĝaĵo | Ajiaco | ||
Situo enkadre de Sud-Ameriko
| |||
Situo enkadre de Kolombio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Bogotá D. C. | |||
Retpaĝo: www.bogota.gov.co | |||
Bogoto (hispane Bogotá, bogoTA, oficiale Bogotá, Distrito Capital, mallongigita Bogotá, D. C.,[1][2] Ĉefurba Distrikto Bogoto, dum la epoko de hispana koloniado kaj denove de 1991 ĝis 2000 renomita denove Santafé de Bogotá,[3] Sankta Fido de Bogoto) estas la ĉefurbo de la lando Kolombio kaj de ties provinco (departemento) Cundinamarca (Kundinamarko). Ĝi estas administraciita kiel Ĉefurba Distrikto, kaj ĝuas aŭtonomecon por la administrado de siaj interesoj ene de la limoj de la Konstitucio kaj de la leĝaro.[1][4] Diference disde la ceteraj distriktoj de Kolombio, Bogoto estas teritoria ento unuaranga, kun la administraciaj atributoj kiujn la leĝaro havigas al la departementoj.[5] Ĝi estas konstituita de 20 suburboj kaj ĝi estas la politika, ekonomia, administracia, industria, arta, kultura, sporta kaj turisma centro de la lando.[6][7][8][9]
En 1999 la urbo havis 6 276 000 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 8 034 649 loĝantoj sur areo de 1 578 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 092 loĝantoj/km² (pli detalajn informojn vidu sube en la ĉapitro pri demografio). La teritorio havas komunan limon kun Cota, Soacha, Chía, Funza kaj Mosquera. La pli larĝa metropola areo de Bogoto en 2005 atingis 9 285 331 loĝantojn[10] kaj en 2016 ĉirkaŭ 9 740 000 loĝantojn.
La urbo estis fakte fondita de la hispana konkistadoro Gonzalo Jiménez de Quesada la 6-an de aŭgusto 1538 kiel ĉefurbo de Nova Granado (Nuevo Reino de Granada aŭ Reino de la Nueva Granada) sub la nomo "Santa Fe" (sankta fido), laŭ sia devena urbo en Hispanio. Tio okazis post malfacila ekspedicio tra la Andoj. Jura fondado (laŭ kolonia hispana juro) sekvis en 1539, fare de Sebastián de Belalcázar kaj Nikolaus Federmann.
Bogoto estas la tria ĉefurbo plej alta de Sudameriko (post La-Pazo kaj Kito), ĉar ĝi troviĝas averaĝe je 2.625 metroj super la marnivelo. Ĝi estas situa en la centro de Kolombio, en la natura regiono konata kiel sabana de Bogotá, kiu formas parton de la altebenaĵo altiplano cundiboyacense, formaĵo situa en la montaro Orienta de Andoj.
Ĝi havas longon de 33 km el sudo norden, kaj larĝon de 16 km de oriento okcidenten.[11] Kiel ŝtata ĉefurbo, ĝi estas hejmo de la plej althierarkiaj institucioj de la branĉoj plenuma (Prezidenteco de la Respubliko), leĝofara (Kongreso de Kolombio, nome parlamento) kaj juĝista (Corte Suprema de Justicia aŭ Supera Tribunalo, Corte Constitucional aŭ Konstitucia Tribunalo, Consejo de Estado aŭ Ŝtata Konsilantaro kaj Consejo Superior de la Judicatura aŭ Spera Juĝista Konsilantaro).
Laŭ The Economist, en la ekonomia nivelo, Bogoto elstaras pro sia ekonomia fortikeco asocia al la grando de sia produktiveco, la facilaĵoj por krei entreprenoj kaj fari negocojn, la financa matureco, la allogo al tutmondaj entreprenoj kaj la bona kvalito de sia homa kapitalo.[12][13] Ĝi estas la ĉefa merkato de Kolombio kaj de la Anda Mondoregiono, kaj la unuaranga destino de la rekta eksterlanda investado kiu alvenas al Kolombio (70 %).[14][15] Ĝi havas la plej grandan laŭnoman malnetan enlandan produkton kaj por persono de la lando, al kio havigas la plej parton de la totalo enlanda (24,5 %),[16] kaj ĝi estas la sesa urbo laŭ grando de la MEP en Latinameriko (de ĉirkaŭ 106 678 milionoj da usonaj dolaroj) kun MEP por persono de 11 594 usonaj dolaroj kaj MEP PPA por persono de 20 120 usonaj dolaroj,[17] same ĝi estas la entreprena platformo plej granda de Kolombio kie okazas la plej parto de la entreprenaj iniciatoj altnivelaj.[13]
La flughaveno de la urbo, nome Aeropuerto Internacional El Dorado, tiel nomata laŭ la mita Eldorado, ĝi havas la plej grandan volumon de transportita kargo en Latinameriko, kaj estas la dua laŭ kvanto de transportitaj personoj.[18] Ĝi estas la urbo de Kolombio kun la plej granda nombro de universitatoj (114) kaj centroj de esplorado.[19] Ĝi ĝuas ampleksan kulturan proponaron reprezentita per granda kvanto de muzeoj, teatroj kaj bibliotekoj, kio havigis al ĝi la rekonon kiel "Sudamerika Ateno."[20]