Bolzano-Bozen | |||||
komunumo de Italio urbego biciklada urbo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo | ||||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||||
Geografia situo | 46° 30′ N, 11° 21′ O (mapo)46.511.35Koordinatoj: 46° 30′ N, 11° 21′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 262 m | ||||
Areo | 52 km² | ||||
Loĝantaro | 106 107 (2023) | ||||
Loĝdenso | 2029 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Zentrum-Bozner Boden-Rentsch, Oberau-Haslach, Europa-Neustift, Don Bosco, Gries-Quirein | ||||
Najbaraj komunumoj | Eppan an der Weinstraße, Karneid, Leifers-Laives, Deutschnofen, Ritten, Jenesien, Terlan kaj Pfatten-Vadena | ||||
Patrono | ĉielenpreno de Maria, Heinrich von Bozen | ||||
Festa tago | pentekosta lundo | ||||
Nomo de loĝantoj | Bozner, bolzanini | ||||
Poŝtkodo | 39100 | ||||
Imposta kodo | A952 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 021008 | ||||
Telefona prefikso | 0471 | ||||
Estro | Renzo Caramaschi | ||||
Retpaĝo | https://opencity.gemeinde.bozen.it/ Oficiala retejo | ||||
| |||||
Bolzano-Bozen (germane: Bozen [BO:cn]; ladine: Balsan aŭ Bulsan; latine: Bauzanum; itale: Bolzano [bolCAno] aŭskultu; esperante eblas kaj Bolcano kaj Boceno, sed ankaŭ Bozeno[1]) estas la ĉefurbo de la provinco de Sudtirolo en norda Italio. Ĝi estas unu el nur kvin municipoj en Sudtirolo en kiuj la plejparto de la loĝantoj denaske parolas la italan. Fine de 2023 en la komunumo vivis 106 107 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Eppan an der Weinstraße, Karneid, Leifers-Laives, Deutschnofen, Ritten, Jenesien, Terlan kaj Pfatten-Vadena.
Bolzano-Bozen estas la sidejo de la Libera Universitato de Bozen-Bolzano, kie prelegoj kaj seminarioj estas okazigitaj en la angla, la germana kaj la itala. En 2009 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.
En-vivkvalita enketo de la itala gazeto Il Sole 24, (2010) Bolzano-Bozen estis vicigita nombro unu en listo de 107 italaj grandurboj.[2] En la eldono de la enketo, (2011) Bolzano-Bozen estis vicigita numero du, post pintrangigita Bologna.[3] En la eldono, (2012) Bolzano-Bozen denove okupis la pintlokon, estante vicigita la grandurbo kun la plej bona vivokvalito en Italio.[4]
Tra Bolzano-Bozen fluas rivero Eisack [Ajzak] (itale Isarco [izArko]), en kiun fluas rivereto Talferbach/Talvera, kiu disigas kvartalon Gries de la historia urbocentro. Sud-okcidente de la urbo la Eisack kuniĝas kun la rivero Adiĝo (itala Adige, germana Etsch).