Bonina dikbekulo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bonina dikbekulo
Bonina dikbekulo
Bonina dikbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Chaunoproctus
Specio: Ch. ferreorostris
Chaunoproctus ferreorostris
(Vigors, 1829)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bonina dikbekuloBonininsula dikbekulo (Chaunoproctus ferreorostris) estas formortinta fringo, la ununura specio de la genro Chaunoproctus. Ĝi estas unu el la diversaj birdotaksonoj kiuj estas surloke nomataj "dikbekuloj", sed ĝi ne estas proksime rilata al la dikbekuloj sensu stricto. Ĝi estis retirema, kvankam ne timida birdo, kaj kutime troviĝis sola aŭ en paroj. Ili manĝis fruktojn kaj burĝonojn kiuj estis plukitaj ĉefe surgrunde aŭ en malaltaj arbustoj; ili rare estis observata sur ripozejoj en arboj, kaj ŝajne ili estis trankvilaj kaj neekflugemaj. Oni priskribis nur unu tipon de voĉo: milda, pura kaj altatona noto, foje mallonga, foje surtrenata; foje elsendita sole, foje en mallonga serio.

Temis pri bruneca birdo kun ruĝeca nuanco en maskloj en vizaĝo kaj brusto, kio poste nuanciĝis al blankeca en ventro. La beko estis tre fortika kaj ege mallarĝa ĉebaze. En la latina scienca nomo por la specio oni aludas per ferreorostris ("fera beko” al tiu karaktero.

Ĝi troviĝis nur en insuloj Ĉiĉi-jima de Boninsuloj en Japanio. Informoj ke ili troviĝis ankaŭ en Haha-jima estas preskaŭ certe eraraj, ili povus esti loĝantaj ankaŭ en Anijima kaj Otōtojima. Ĉiĉi-jima estas tamen la ununura loko kie tiu birdospecio estis observata. Oni kaptis kelkajn specimenojn, el kiuj 10 restas ankoraŭ. Tiutempaj ilustraĵoj montras konsiderindajn diferencojn, ĉefe ĉe maskloj. Ĉu tiuj rilatas al sezona variado aŭ ĉu ekzistis kelkaj subspecioj aŭ eĉ specioj povos esti determinata nur per revizio de la disponebla materialo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy