Bono (filozofio)

La Senkulpeco, pentraĵo de de Bouguereau.

Vidpunkte de ĝenerala konsidero, per la termino "bono" oni substrekas ĉion kio aperas dezirebla al la individuoj kaj tia kia povas esti konsiderita kiel fina celo atingenda en sia ekzisto. Tiu estas la “etika” aspekto de la koncepto de bono; sed en la historio de la filozofio estis proponita ankaŭ ontologia signifo kun Platono kaj liaj sekvuloj kaj epigonoj kiuj establis egaligon inter Bono, Belo kaj Vero. (Vidu: Kalokagacio). Tiu vidpunkto estis alprenita kaj plidifinita de kristanismo, ĉar Dio laŭ la kristana filozofio estas, fakte, krom ĉioscia kaj ĉiopova, la esenco de la bono, de la belo kaj de la vero.

Ofte la koncepto de Bono alprenas pragmatan signifon kaj identiĝas kun tiu de "bonagado", egalvalora al "plenumi bonagadon", nome agoj kiuj korespondas al moralaj normoj, nome kiuj sin altrudas el si mem: nome estas koncernata la konduto postulita de la konscienco..

La koncepto pri bono estas tipe kontraŭa al tiu de malbono kiu kiel tiu de”bono” alprenis en la okcidenta filozofio kaj etikan signifon kaj ontologian. En la orienta spekulativado la “malbono” havas ankaŭ gnoseologian valoron, ĉar korespondas al “ignoro” pri la Dio kaj vero.

La doktrino, kiu celas establi la raciajn kriteriojn por esprimi “juĝon de valoro” koncerne la homajn agojn, estas la etiko, nome la moralo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy