Breisach | ||||||
| ||||||
urbeto • Eŭropa Urbo • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | |||||
Distrikto | Distrikto Breisgau-Hochschwarzwald | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 07667 | |||||
Poŝtkodo | 79200–79206 | |||||
Aŭtomobila kodo | FR | |||||
Oficiala Municipokodo | 08315015 | |||||
Subdivido | 4 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Oliver Rein | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Münsterplatz 1 79206 Breisach | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 15793 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 2′ N, 7° 35′ O (mapo)48.0288888888897.58Koordinatoj: 48° 2′ N, 7° 35′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 225 m | |||||
Areo | 54,58 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.breisach.de/ | |||||
Breisach (Rejno) aŭ Breisach am Rhein estas urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Breisgau-Hochschwarzwald, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi situas je la germana-franca limo, duonvoje inter Kolmaro kaj Freiburg im Breisgau (po proksimume 20 kilometrojn) kaj po proksimume 60 kilometrojn norde de Bazelo kaj sude de Strasburgo. Ĝi situas proksime al Kaiserstuhl. La Rejnponto Breisach-Neuf-Brisach kondukas al Volgelsheim sur la franca flanko.
La graveco de la urbo Breisach am Rhein nuntempe kuŝas en ĝia funkcio por la regiono je la germana flanko kaj por la najbara Alzaco. Ĝia funkciregiono ampleksas proksimume 40.000 loĝantojn. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 15 793 loĝantojn sur areo de 54,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 289 loĝantoj/km².