Bretonio (franca regiono)

Ĉi tiu artikolo temas pri la franca regiono Bretonio. Pri la historia kaj kultura Bretonio, kies areo estas pli vasta, alklaku Bretonio


Bretonio

Detaloj

Detaloj
Administrado
Lando  Francio
Franca nomo Bretagne
Prefektejo Rennes
Departementoj Côtes-d'Armor (22)
Ille-et-Vilaine (35)
Morbihan (56)
Finistère (29)
Departementaj
prefektejoj
Saint-Brieuc
Rennes
Quimper
Vannes
Arondismentoj 15
Kantonoj 201
Komunumoj 1 270
Prezidanto Pierrick Massiot
Prefekto Patrick Strzoda
Geografio
Areo 27 208 km2
Loĝantaro
Loĝantaro 3 217 800 (2011)
Loĝdenso 118,3 loĝ./km2
Regionaj lingvoj Bretona
Galoa
Situo
Situo de Bretonio
vdr

Bretonio (franclingve Bretagne [bretanj'], bretonlingve Breizh [brejs], galolingve Bertaèyn [bertajn]) estas regiono en norda okcidenta parto de Francio, apud Atlantiko. ISO-kodo de la regiono estas FR-E.

La duoninsulo “Armoriko”, situanta nordokcidente de Francio, estas tipa regiono, kies civilizacio estas tre malnova. La megalitoj, vicoj de starantaj ŝtonoj, estis starigitaj ĉirkaŭ la jaro 2000 antaŭ Kristo. Unuafoje oni aŭdas pri la keltoj en Armoriko en 320 antaŭ Kristo. De ili oni longe konservis la religion de la druidoj kaj ĉiam ankoraŭ la ornamaĵon “triskell”.

Post la romana periodo (57 a. K. - 5a jarcento p. K.), la bretonoj, keltoj el la britaj Kornvalo kaj Kimrio, persekutataj de la saksoj, migris al Armoriko, kiu poste estis nomata Bretonio. Ĝi konsistas nun el du geografiaj partoj: mara (Arvor) kaj tera (Argoad).

En Arvor (aŭ Armor) estas 1200 km da marbordo, tre varia, kun altaj klifoj, rokoj, sed ankaŭ kun belegaj plaĝoj, multaj insuletoj. Sur la marbordo, ĉiam la klimato estas milda, tamen iufoje okazas ŝtormoj dum la alta tajdo. La tajdoj estas imponaj. Ekzemple dum la malalta tajdo oni kaptas konkojn, krabojn kaj similajn. La fiŝhavenoj estas multaj, precipe sude de Bretonio.

Argoad [argŭat] (aŭ Argoat), ankaŭ la interna parto de Bretonio, estas belega: arbaroj, kiel tiu de “Brocéliande” kun siaj legendoj aŭ tiu de “Le Huelgoat” kun belegaj rokoj, montetoj en dezertaj regionoj, kiel la “Menez-Hom”, verda kamparo kun belegaj vilaĝoj el granito, skulptitaj kalvarioj, tipaj preĝejoj aŭ kapeloj...


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy