Britona lingvaro

La britona lingvaro estas unu el la du subbranĉoj de la kelta lingvaro, kaj la alia estas la gaela lingvaro. Ĝi inkluzivas la nunajn kimra kaj bretona kaj aliajn malaperintajn kiajn la kornvala (revivigita dum la 20a jc.) kaj la kumbria. La nomo (Brythonic en angla lingvo), estis derivita de Sir John Rhys el la kimra brython, 'indiĝena kelta', malsame de anglosaksoskoto.

Tiuj ĉi lingvoj estas parolitaj en Britio ekde la Ferepoko ĝis la nuno. Antaŭe kiel lingvo de la plejmulto sed nuntempe kiel minoritaraj lingvoj en Kimrio kaj Kernevo. En Irlando, Manksinsulo kaj Skotlando nur ekzistas atestoj pri gaela lingvaro. Malgraŭ tio ke ĝi estas insula kelta lingvo, la bretona estas lingvo parolata en Bretonio (Francio), pro la migradoj de britonoj okazintaj iom antaŭ la ekiĝo de la Mezepoko.

Nia scio pri la britonaj lingvoj venas el diversaj fontoj. Por la plej fruaj epokoj la lingvoj evidentiĝis per moneroj, enskribadoj, komentoj de klarikaj verkistoj, krom la loknomoj kaj personaj nomoj. Por pli fruaj lingvoj ekzistas informoj de verkistoj kaj de modernaj parolantoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy