Brno

Brno
germane Brünn, latine Bruna
urbo
Fotomontaĵo
Emblemo de Brno
Flago
Oficiala nomo: Brno
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-urbo
Administra municipo Brno
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro, Bobrava montetaro
Aŭtostrado D1
Tipo de urbo Statuta urbo
Vizitindaj lokoj
Konstruaĵoj
Riveroj Svratka, Svitava
Situo Brno
 - alteco 237 m s. m.
 - koordinatoj 49° 12′ 00″ N 16° 37′ 00″ O / 49.20000 °N, 16.61667 °O / 49.20000; 16.61667 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Kopeček
 - alteco 479 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 190 m s. m.
Areo 230,22 km² (23 022 ha)
Loĝantaro 400 566 (2024)
Denseco 1 739,93 loĝ./km²
Valego Dija-svratka valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1243
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 600 00
Aŭtokodoj B
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0642
NUTS 5 CZ0642 582786
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Vilao Tugendhat
Katastraj teritorioj 48
Lokaj partoj 58
Bazaj setlejunuoj 278
Partoj de urbo 29
Situo de Brno enkadre de Ĉeĥio
Situo de Brno enkadre de Ĉeĥio
Situo de Brno enkadre de Ĉeĥio
Katastra mapo de Brno
Katastra mapo de Brno
Katastra mapo de Brno
Vikimedia Komunejo: Brno
Retpaĝo: www.brno.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map
Centro de Brno el Špilberk
Brno Montage IV.png
Brno Montage IV

Brno Pri tiu ĉi sono [BR-no] (germane Brünn, latine Bruna, Esperanto hezitas inter Brno, Bruno kaj Brunno[1]) estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 400 566 loĝantoj (2024). Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia regiono.

La urbo situas ĉe la kunfluejo de riveroj Svratka kaj Svitava, en la sudoriento de Ĉeĥio.

Kiel distrikto Brno-urbo apartenas Brno, flanke de Plzeň kaj Ostrava, al la tri urbaj distriktoj de Ĉeĥio.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Popovice, Popůvky, Mokrá-Horákov, Moravany, Šlapanice, Vranov, Otmarov, Troubsko, Rebešovice, Rozdrojovice, Veverská Bítýška, Sokolnice, Jinačovice, Bílovice nad Svitavou, Česká, Veverské Knínice, Modřice, Lelekovice, Chudčice, Ostrovačice, Ostopovice, Moravské Knínice, Ochoz u Brna, Podolí, Kanice, Kobylnice kaj Hvozdec.

  1. Laŭ la Akademio de Esperanto, en Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj, plena esperantigo "ne entenu silabe elparolendajn konsonantojn (kiel la 'r' en Brno) ... Preferinda povus esti la formo Bruno laŭ la germana kaj latina nomoj de tiu urbo", tamen "Brno" eblas kiel parta esperantigo.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy