Bruna nano estas kompakta astronomia objekto, kiu havas mason inter 13- kaj 75-obla maso de Jupitero kaj tiel okupas eksterordinaran pozicion inter planedoj kaj steloj. Tio ankaŭ validas por la procesoj okazantaj en la interno. Brunaj nanoj estas pli masoriĉaj ol planedaj gasgigantoj kaj pli masomalriĉaj ol stelaj ruĝaj nanoj.