Brunetto "Bruĉjo" Casini | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Brunetto "Bruĉjo" Casini |
Dato de naskiĝo | 23-a de majo 1954 |
Naskiĝloko | Pizo |
Aĝo | 70 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | eldonisto kaj esperantisto |
Geografio | |
Ŝtato | itala |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Brunetto "Bruĉjo" Casini ([bruneto kasini] ; naskiĝis la 23-an de majo 1954 en Pizo) estas itala eldonisto kaj esperantisto.
Li eklernis Esperanton en 1970.
En 1972 li organizis, kune kun Giuseppe Martini, la 43-an Italan Kongreson de Esperanto en Pizo (poste, ili tie denove okazigis la Kongreson en 1987 kaj en 2007).
En 1973 li estis elektita en la estraro de la Itala Esperantista Junularo (IEJ), kaj en 1974 li iĝis Ĝenerala Sekretario de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, posteno kiun li tenis, daŭre reelektita, ĝis 1980. De 1980 ĝis 1981 li estis Vicprezidanto de TEJO.
En 1977, kiel estrarano de IEJ, li ankaŭ lanĉis la Internacian Junularan Festivalon (IJF), kiu rapide fiksiĝis kiel unu el ĉefaj internaciaj junularaj kunvenoj de esperantistoj.
Dum tiuj kaj sekvantaj jaroj li estis en la komitato de UEA kiel reprezentanto de TEJO kaj poste de ISAE. Tie li rolis kiel membro de la Financa Komisiono kaj poste kiel Kontrevizoro.
La 13an de decembro 2009 la Konsilio de Fondumo Zamenhof (Bjalistoko, Pollando) [1] elektis lin prezidanton de la Fondumo por la trijara periodo 2010-2012.