Tiu ĉi artikolo temas pri pri simpla dometo. Krome la japana termino "budō" (武道) aludas al vasta gamo da japanaj luktartoj. |
Budo estas malgranda, simpla konstruaĵo el tabuloj aŭ el tolvandoj, ne uzata kiel loĝejo (PIV).
Laŭ Francisko Azorín Budo estas Simpla dometo, ofte ligna, por baraketo, stando, butiketo, gardistejo, k.c.[1] Li indikas etimologion el budh (kabano, tendo).[2]
Ekzemploj estas gardostara budo (de soldato), ekspozicia budo (en bazaro), gazetbudo (sur strato), telefonbudo (en publikaj lokoj) kaj teo-budo. Primitiva afrika kabano ankaŭ nomiĝas pajlobudo.