Burbonio | |||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
france Bourbonnais okcitane Borbonés | |||||||||||||
| |||||||||||||
malnova provinco de Francio | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Provinco de reĝlando Francio
| |||||||||||||
| |||||||||||||
La duklando Burbonio, france Bourbonnais, estas franca historia kaj kultura regiono. La ĉefurbo de tiu malnova provinco estas Moulins kaj ĝia teritorio kovras proksimume la departementon Allier, sed iuj pecoj situas ankaŭ en najbaraj departementoj: Puy-de-Dôme kaj Cher (arondismento de Saint-Amand-Montrond).
La provinco ŝuldas sian nomon al urbo Bourbon-l'Archambault, kiu estas la naskiĝloko de la unua Familio Burbono, feŭda dinastio aperinta en la 10-a jc. Burbonio, eniris la reĝan bienaron per geedziĝo de Beatrica de Burbono kaj Roberto de Klermonto, filo de sankta Ludoviko. Roberto iĝis prapatro de la Burbonoj, branĉo de la kapetida dinastio, kiu ricevis sian nomon el la titolo "duko de Burbonio". En 1327, ĝi estis altigita al duklando-pajrolando de la reĝo Karolo la Kvara la Bela. La geografia situo de Burbonio, inter la reĝa teritorio kaj la duklandoj de Akvitanio kaj de Aŭvernjo, aparte interesas la reĝan povon. Burbonoj ĉiam estis servantoj de la trono, ili estis konsilistoj de reĝoj, en diversaj postenoj (ĉambristoj, konestabloj, regentoj). Tiu alianco faciligis kreskon kaj prosperon de Burbonio. Jam kronprincoj de Aŭvernjo, la dukoj de Burbonio ricevis por grado la duklandon Aŭvernjo.
En 1531, la duklando Burbonio estis aligita al la reĝlando Francio, sekve de forlaso de la konestablo de Burbono, Karolo la Tria de Burbono. Tiu teritorio fariĝis tiam milita distrikto, poste generalitato, kies sidejo estis Moulins.
En 1790, la duklando Burbonio estis anstataŭita per departemento Allier, sen la areo de Saint-Amandois (Saint-Amand-Montrond, alligita al departemento Cher). Ĝi gajnis kelkajn aŭvernjajn urbojn: (Cusset, Ébreuil, Saint-Pourçain-sur-Sioule), sed perdis kelkajn komunumojn profite al departementoj Nièvre kaj Saône-et-Loire.
Okaze de kreo de regionoj en 1972, Burbonio estis lokita en regiono Aŭvernjo.