Burgoso

Vidu ankaŭ la artikolojn Burgos (Italio) pri komunumo en Italio kaj Burgos (Tamaulipas) pri komunumo en la subŝtato Tamaulipas de Meksiko.
Burgoso
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09001–09007
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 174 451  (2023) [+]
Loĝdenso 1 629 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 3° 42′ U (mapo)42.340833333333-3.6997222222222Koordinatoj: 42° 20′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Alto 859 m [+]
Areo 107,08 km² (10 708 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Burgoso (Provinco Burgoso)
Burgoso (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Burgoso
Burgoso (Hispanio)
Burgoso (Hispanio)
DEC
Situo de Burgoso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Burgos [+]
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Burgos (Burgoso) estas urbo en Hispanio, en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi havas ĉ. 170.000 loĝantojn.

Fondita en la 9-a jarcento, ĝi havis grandan gravecon dum la mezepoko, kiel ĉefurbo de la malnova reĝlando de Kastilio. En apuda urbeto Vivar naskiĝis la kastilia heroo Rodrigo Díaz de Vivar, El Cid, ĉefrolulo de la frua eposo de la hispana literaturo.

En la unuaj jaroj de la Hispana enlanda milito ĝi estis la sidejo de la registaro de generalo Franco.

La urbo enhavas multajn gravajn monumentojn, kaj ĝin trairas la Jakoba Vojo. Ĝia plej grava vidindaĵo estas la gotika katedralo (jarcentoj 13-a al 16-a), kiu estas monda kulturheredaĵo de Unesko.

Burgoso estas hispana urbo kiu situas en la nordo de la ibera duoninsulo, ĉefurbo de la provinco samnoma, kaj apartenanta al la aŭtonoma komunumo de Kastilio kaj Leono. Ĝi havas ĉirkaŭ 177.100 loĝantojn (2015) kaj ĝi estas la dua plej loĝata en sia aŭtonoma komunumo. Ekzistas pruvoj de setlejoj dum la Neolitiko kaj la unua Ferepoko, en la altaĵo de la kastelo. Tamen oni konsideras ke la urbon fondis la grafo Diego Rodriguez Porcelos en la jaro 884. Ĉirkaŭ la jaro 930 ĝi konvertiĝis en la ĉefurbon de la graflando Kastilio, unue dependanta de la regno de Leono kaj sendependa post la agado de la grafo Fernán González. Ĝi estis la ĉefurbo de la regno de Kastilio kaj intermite de la Krono de Kastilio, de 1230 ĝis la regado de la Katolikaj Gereĝoj. Tiuj diktis en la urbo en 1512 la Leĝojn de Burgoso, la unuajn leĝojn kiujn la Hispana Monarkio aplikis en Ameriko por organizi ties konkeron, bazoj de la nunaj Homaj Rajtoj. Poste ĝi estis la ĉefurbo de la antikva historia regiono de Kastilio la Malnova, kaj la unua provizora ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo de Kastilio kaj Leono.

Ĝi havas verdan ringon kaj vastan monumentan kompleton, inter kiuj elstaras la katedralo Sankta Maria, ekzemplo de la gotika arkitekturo deklarita monda heredaĵo de la Homaro por la UNESKO, aldone la historian centron en 2014, la monaĥejon Sankta Maria la Real de las Huelgas, kaj la Kartuzion de Miraflores. Krome la urbon trapasas la Camino de Santiago Jakoba Vojo, plia Homara Heredaĵo, kaj ĝi sin trovas je 15 km de la arkeologia kuŝejo de Atapuerca, ankaŭ sub la protekto de la UNESKO de la jaro 2000. La 13-an de julio de 2010 malfermis siajn pordojn la Muzeo de Homa Evoluo, kiu elmontras la plej gravajn fosiliojn trovitajn en la kuŝejo.

La urbo spertis grandan industriigon dum la 20-a jarcento, kaj ĉefe en la aŭtomobila kaj nutrada sektoroj pro la starigo, dum la frankisma epoko, de la tiel nomita Polo de Desarrollo (Disvolva Areo) kune kun ĝia geografia privilegia situo, kiu permesis konvertiĝi en gravan punkton de komunikado en la nordo de Hispanio, tiel en la nacia kiel en la internacia itineroj. Inter la entreprenoj elstaras Grupo Antolin, unu el la 500 plej grandaj familiaj entreprenoj de la mondo. Ĝi estas la sidejo de la Supera Tribunalo de Justico de Kastilio kaj Leono, de la Universitato de Burgoso kaj de la Kastilia kaj Leona Instituto de la Lingvo. Burgoso estas ankaŭ sidejo de eventoj internaciaj, kiel la kongreso de sociaj retoj iRedes, naciaj kiel labor-tagoj de ForoBurgos, en la ekonomia sektoro, aŭ la Paradejo de la Modo de Kastilio kaj Leono. Dum la lastaj jaroj (2010-2015) la urbo spertis grandan kreskon en la sektoro de la esplorado, kun la centro CENIEH, la Area Burgalesa de Investigacion (Burgosa Areo de Esplorado), CREER kaj ITCL inter aliaj. Plie en la jaro 2015 ekfunkcios la Teknologia Parko de Burgoso

En 2014 la urbo ekurbanizis kelkajn pecojn de la Bulvardo de la Fervojo (kiu kun 12 km de longeco, konvertiĝos en unu el la avenuo pli longa de Eŭropo)


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy