Butero estas laktaĵo, farita el freŝa kremo de kelkaj mamuloj (precipe bovinoj) per buterigilo. La laktokremon oni kolektas en la buterigilo kaj en tio batadas la kremon, ĝis kiam la butero apartiĝas de la akvo. La butero konsistas tiukaze el 80 elcentoj da graso kaj 20 elcentoj da akvo.
Estas plej primitiva formo, uzita en Rusio (laŭ libroj de Tolstoj) kaj en Eŭropo dum mezepoko kaj ankoraŭ uzata en kelkaj lokoj, ekzemple en la nordoriento de Brazilo. Oni ekfermentas la kremon kaj ekbatas en ujo per kuleroj. Ĉar la batado ne estas perfekta, necesas kuiri la ekbatitan kremon, ĝis kiam la graso apartiĝos de aliaj partoj de la kremo. Tiun specon de butero oni nomas en Brazilo "botelan buteron", ĉar ĝi estas pli likva ol kutima butero.
En Hindio oni uzas klarigitan buteron kun la nomo Gio por fritado.