Bydgoszcz

Bydgoszcz
germane Bromberg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Fotomontaĵo
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego
Bydgoszcz (Pollando)
Bydgoszcz (Pollando)
DMS
Bydgoszcz (Pollando)
Bydgoszcz (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Bydgoszczy
Provinco Kujavio-Pomerio
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Jes
Komunumo Bydgoszcz
Speco de komunumo urba komunumo
Aglomeraĵo 460660 (urbo Bydgoszcz kaj distrikto Bydgoski)
Fondita en 1038
Urborajtoj 19-a de aprilo 1346
Koordinatoj 53° 7′ N, 18° 0′ O (mapo)53.11666666666718Koordinatoj: 53° 7′ N, 18° 0′ O (mapo)
Koordinatoj 53° 7′ N, 18° 0′ O (mapo)53.11666666666718Koordinatoj: 53° 7′ N, 18° 0′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 60 m
Areo 175,98 km²
Loĝantaro 337666
Loĝdenso 2 098 loĝ./km²
Poŝtkodo 85-001 ... 85-915
Telefona antaŭkodo (+48) 52
Aŭtokodo CB
Estro Rafał Bruski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ulica Jezuicka 1
Retpoŝto de estraro [email protected]
Poŝtkodo de estraro 85-102
Telefono de estraro (+48) 52 58-58-358
Fakso de estraro (+48) 52 58-58-301
Poŝto de estraro [email protected]
Ĝemelaj urboj Arvika (Svedio), Ĉerkaso (Ukrainio), Eindhoven (Nederlando), Granado (Hispanio), Hartford (Usono), Kragujevac (Serbio), Kremenĉuk (Ukrainio), Mannheim (Germanio), Ningbo (Ĉinio), Pavlodar (Kazaĥio), Patraso (Grekio), Perth (Skotlando), Piteşti (Rumanio), Reggio Emilia (Italio), Tuluzo (Francio), Wilhelmshaven (Germanio)
Komunuma retejo http://www.bydgoszcz.pl
vdr

Bydgoszcz [ˈbɨdɡɔʂt​͡ʂ], esperante foje kiel Bidgoŝto (latine Bydgostia, germane Bromberg) estas urbo en nordcentra Pollando, situanta proksime de la enfluejo de la rivero Brda en Vistulon. Ĝi estas unu el du ĉefurboj de la Kujavia-Pomeria Provinco (la dua estas proksima Toruń) kaj sidejo de provincestro. Bydgoszcz estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Bydgoszcz, kiu ĉirkaŭas la urban komunumon.

Bydgoszcz estas unu el pli grandaj polaj urboj - la oka laŭ nombro de loĝantoj (en 2021 en la urbo vivis 337 666 loĝantoj) kaj la deka laŭ areo (175,98 km2). Ĝi estas grava centro ekonomia, kultura, akademia, medicina, armea, sporta kaj ankaŭ trafika - ŝosea, fervoja, ŝipvetura kaj aviadila; en Bydgoszcz troviĝas rivera haveno kaj internacia flughaveno. Ĉi-tie kunligas du internaciaj akvovojoj, kunligante kunfluojn de Eŭropo Orienta kaj Eŭropo Okcidenta. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Legnica, kiu plene ĉirkaŭas la urban komunumon.

En 2008 en Bydgoszcz studis 48,9 mil studentoj ĉe la kvar publikaj altlernejoj: Universitato de Kazimiro la Granda, Teknologi-Naturscienca Universitato J.J. Śniadeccy, Collegium Medicum de Universitato de Nikolao Koperniko kaj Muzika Akademio kaj ĉe la dek kvin nepublikaj altlernejoj, i.a. ĉe la Ekonomia Altlernejo (Wyższa Szkoła Gospodarki), la plej granda nepublika (privata) altlernejo en norda Pollando (ĉ. 9 mil studentoj) kun multaj filioj en Pollando (i.a. en Toruń, Inowrocław, Piła, Słupsk, Malbork) kaj en Ukrainio. En Bydgoszcz troviĝas ankaŭ Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kie oni instruas turismon kaj kulturon en Esperanto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy