Johano Karlo Frederiko GAŬSO, germane Johann Carl Friedrich Gauß, minuskle skribita Gauß, majuskle GAUß aŭ GAUSS[1], en Latino: Carolus Fridericus Gauss, laŭ PIV Gaŭso (naskiĝis la 30-an de aprilo 1777 en Braunschweig, mortis la 23-an de februaro 1855 en Göttingen) estis germana matematikisto, kiu kontribuis al multaj fakoj kiaj fiziko, astronomio, nombroteorio, algebro, statistiko, analitiko, diferenciala geometrio, geodezio, terfiziko, mekaniko, elektrostatiko, matriciko kaj optiko.
Foje aludita kiel la Princeps mathematicorum[2] (en Latino, "princo de la matematikistoj") kaj "pli granda matematikisto ekde la antikveco", Gauss havis esceptan influon en multaj kampoj de matematiko kaj scienco, kaj estas rangita kiel unu el plej influaj matematikistoj de la historio.[3]
Ekinteresiĝinte pri matematikaj problemoj li forlasis la studon de klasikaj lingvoj kaj studis matematikon en Göttingen. En sia doktoriga disertacio li pruvis la faman fundamentan teoremon de la algebro dirantan, ke ĉiu algebra ekvacio (= ĉiu polinomo ne konstanta) havas solvon (en la kompleksaj nombroj).
En 1807 Gaŭso iĝis en Göttingen profesoro pri matematiko kaj, pro sia intereso kaj siaj sukcesoj pri astronomio, ankaŭ direktoro de la astronomia observejo. Li restis en tiuj pozicioj ĝis sia morto kaj faris multajn gravajn eltrovojn, sed ankaŭ okupiĝis praktike pri fiziko kaj tekniko. Interalie li kun Wilhelm Weber en 1833 konstruis la unuan elektromagnetan telegrafon (tri jarojn antaŭ Samuel Morse).