Caspar David FRIEDRICH (n. la 5-an de septembro1774 - m. la 7-an de majo1840) estis germanaromantikistapentristo kaj pejzaĝisto de la 19-a jarcento, ĝenerale rigardita kiel la plej grava artisto de la germana romantikisma movado[1]. Li plej famiĝis pro la alegoriajpejzaĝoj, kiujn li pentris meze de sia vivo : ili tipe bildigas kontemplemajn siluetojn ĉirkaŭitajn de noktaj ĉieloj, matenaj nebuloj, senfoliaj arboj aŭ gotikaj ruinoj. Lia plej grava intereso kiel artisto estis la kontemplado de naturo : liaj verkoj, ofte simbolaj kaj neklasikaj, celas proponi subjektivan, emocian respondon al la natura mondo. La pentraĵoj de Friedrich emas prezenti homojn laŭ malgrandiganta perspektivo, meze de vastaj pejzaĝoj. La pentristo intence malgrandigas la figurojn ĝis skalo, kiu laŭ la arthistoriisto Christopher John Murray "direktas la rigardon de la spektanto al ilia metafizika dimensio"[2].
Friedrich naskiĝis en Sveda Pomerio, en la urbo Greifswald, kie la junulo ekstudis arton. Li poste studadis en Kopenhago ĝis la jaro 1798, antaŭ ol daŭre enloĝiĝi en Dresdenon. La juna pentristo maturiĝis en tumultema epoko, kiam tra Eŭropo pli kaj pli kreskis disreviĝo pri materialista socio kaj aperis nova intereso pri spiritualismo. Tiu ideologia ŝanĝo estis ofte esprimita per revalorigo de naturo : artistoj kiel Friedrich, Joseph Turner kaj John Constable ĉiuj intencis bildigi naturon kiel "dia kreaĵo, kontraste al la artifiko de homa civilizacio"[3].
La verkoj de Friedrich famigis lin sufiĉe frue en lia kariero, kaj samtempuloj kiel la francaskulptistoDavid d'Angers priskribis lin kiel homon, kiu malkovris "la tragedion de naturo"[4]. Liaj pentraĵoj tamen iom malpopulariĝis dum liaj lastaj jaroj : li mortis preskaŭ nesciate kaj, laŭ la arthistoriisto Philip Miller, "duonfreneze"[5]. Kiam Germanio ekspertis moderniĝon kaj industriiĝon fine de la 19-a jarcento, germana arto tutsame ekesprimis novan impreson de urĝeco, tiel ke la kontemplemaj kaj senmovaj pejzaĝoj de Friedrich estis tiam malestime rigarditaj kiel la restaĵoj de forpasinta epoko. Komence de la 20-a jarcento tamen ree aperis intereso pri la verkaro de Friedrich : en 1906 okazis en Berlino ekspozicio de 32 el liaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj. Ekspresionistoj entuziasme malkovris lian stilon en la 1920-aj jaroj, kaj liaj pejzaĝoj multe inspiris la superrealismon kaj ekzistadismon de la 1930-aj kaj fruaj 1940-aj jaroj. El la progresa fortiĝo de naziismo rezultis plia populareco por Friedrich : tio tamen kaŭzis gravan seninteresiĝon post la Dua mondmilito, ĉar la verkoj de la pentristo estis tiam misinterpretitaj kiel naciismaj[6]. Ne antaŭ la malfruaj 1970-aj jaroj reakiris Friedrich sian artan bonfamon kiel ikono de la germana romantikisma movado kaj internacie grava artisto.