Ceratopoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ceratopoj
Troveblo de fosilioj: Ĵurasio - Kretaceo
Triceratopa skeleto ĉe la Muzeo Smithsonia de Naturhistorio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Subordo: Marginocefaloj Marginocephalia
Infraordo: Ceratopoj Ceratopsia
Marsh, 1890
Konserva statuso
Familioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ceratopoj (malnovagreka: "korno-vizaĝuloj") estas grupo de herbomanĝantaj, bekaj dinosaŭroj kiu prosperis en Nordameriko kaj Azio dum la kretaceo, kvankam praformoj vivis jam pli frue, en la ĵurasio. Fruaj membroj de la familio kiel psitakosaŭro (Psittacosaurus) estis dupiedaj. Postaj membroj, inkluzive tiajn ceratopedoj kiel centrosaŭro (Centrosaurus) kaj triceratopo (Triceratops), iĝis tre grandaj kaj evoluigis vizaĝajn kornojn kaj kolokrispojn. Dum la krispoj eble estis formo de kiraso por protekti la vundeblan kolon de rabobesta atako de malantaŭe, ili verŝajne estis tro fragilaj por efika defendado kaj eble uziĝis por seksaloga elmontrado aŭ termoreguligo.

El ĉiuj ceratopoj tutcerte la plej konata de la ĝenerala publiko estas triceratopo (Triceratops). Tradicie la nomoj de membroj de la ceratopa genro finiĝas per "-ceratopo", kvankam ne ĉiam estas tiel. Unu el la unuaj nomitaj genroj estis ceratopo (Ceratops) mem, kiu donis sian nomon al la grupo, kvankam ĝi estas hodiaŭ konsiderata nomen dubium ĉar la ceratopo havas neniun difinan trajton ne trovebla ankaŭ ĉe aliaj ceratopoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy