Cetacoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cetacoj
Troveblo de fosilioj: Frua Eoceno - Nun

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Brisson, 1762

Lamencetacoj Mysticeti
Dentocetacoj Odontoceti
Pracetacoj Archaeoceti (formortintaj)
(vidu tekston por familioj)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
megaptero (Megaptera novaeangliae)
Observado.
Murdita baleno sur Ferooj.

En la ordo (aŭ infraordo, vidu sube) de cetacoj (Cetacea)[1] estas preskaŭ 80 specioj de mamuloj, kiuj tute alkutimiĝis al la akva vivmedio. Temas pri amplekse distribuata kaj diversa klado de akvomamuloj kiuj nuntempe konsistas el balenoj, delfenoj, kaj porkocetoj. Cetacoj estas karnovoruloj kaj havas naĝilojn. Plej specioj loĝas en maro, kelkaj en riveroj.

La vorto "cetaco" devenis el la latina cetus "baleno", siavice el la greka κῆτος kētos (granda fiŝo), uzata ankaŭ kiel nomo de la helenmitologia rolulino Keto.[2]

Ili estas ĉirkaŭ 89 vivantaj specioj, kiuj estas dividitaj en du grupojn aŭ parvordojn, nome du subordojn, bone distingeblajn:

  • La dentocetacoj (Odontoceti) aŭ dentobalenoj, grupo de pli ol 70 specioj kiu inkludas delfenojn, porkocetojn, beluĥojn, narvalojn, kaĉalotoj kaj bekobalenoj. Ili havas unuecajn, konusformajn dentojn (monodentoj), ĝenerale en ambaŭ makzelo (veraj delfenedoj) aŭ nur en la suba makzelo (makrocefaloj, plimulto de la masklaj bekcetacoj) aŭ tute mankas (ĉe femala narvalo – narvalino, plimulto de la femalaj bekcetacoj). Ili havas nur unu spirtruon kaj nesimetrian kranion.
  • La lamencetacoj (Mysticeti) aŭ lamenbalenoj, el kiuj estas nuntempe 15 specioj. Ili havas balenlamenojn anstataŭ dentojn. La balenlamenoj estas kornecaj lamenoj, per kiuj la lamencetacoj filtras la akvon por planktonoj. Ili havas 2 spirtruojn kaj simetrian kranion.

Krome estis la grupo de Pracetacoj (Archaeoceti) kiuj estis jam formortintaj prauloj de la nuntempaj balenoj.

Kvankam oni supozis historie, ke cetacoj estas posteuloj el Mesonychia, molekula pruvaro subtenas, ke ili estas parenco de Artiodactyla (Parhufuloj). Cetacoj apartenas al la ordo Cetartiodactyla (formita pere de kombinado de Cetacea + Artiodactyla) kaj ties plej proksimaj vivantaj parencoj estas hipopotamoj kaj aliaj hufohavaj mamuloj (kameloj, porkoj kaj remaĉuloj), el kiuj ili diverĝis antaŭ 50 milionoj da jaroj.

Cetacoj gamas en grando el 1 m kaj 50 kg de la mauia delfeno al ĉirkaŭ 30 m kaj 200 tunoj de la blua baleno,[3] kiu estas ankaŭ la plej granda animalo iam konata. Kelkaj specioj montras seksan dimorfismon. Ili havas aerdinamikajn korpojn kaj du (eksterajn) membrojn kiuj estas modifitaj en naĝiloj. Kvankam ne tiom flekseblaj aŭ viglaj kiom fokoj, cetacoj povas naĝi tre rapide, kaj la Granda orcino kapablas veturi je 56 kilometroj hore per mallongaj startoj kaj la rorkvalo kiu kapablas veturi je 48 kilometroj hore. Delfenoj estas kapablaj fari tre subitaj turnoj dumnaĝe je altaj rapidoj.[4] La malantaŭaj cetacoj estas internaj, kaj oni supozas, ke ili estas vestiĝaj. Balenoj havas mallongajn harojn ĉe sia buŝo, malkiel la dentobalenoj. Cetacoj havas bone disvolvigitajn sensilojn — ties vidkapablo kaj aŭdkapablo estas adaptitaj kaj por aero kaj por akvo, kaj veraj balenoj havas tuŝsistemon en siaj vibrisiloj. Ili havas tavolon de graso sub la haŭto por teni la korpovarmon en malvarma akvo. Kelkaj specioj estas bone adaptitaj por subnaĝado je grandaj profundoj.

Kvankam cetacoj estas disvastigitaj, plej specioj preferas la pli malvarmajn akvojn de Norda kaj Suda Hemisferoj. Ili pasigas siajn vivojn en akvo, pariĝante, naskante, mudante aŭ fuĝante el predantoj, kiel la Granda orcino, subakve. Tio draste tuŝis ilian anatomion por esti kapablaj fari tion. Ili ege manĝas fiŝojn kaj marajn senvertebrulojn; sed kelkaj, kiel la orcino, manĝas grandajn mamulojn kaj birdojn, kiel pingvenoj kaj fokoj. Kelkaj veraj balenoj (ĉefe Grizaj balenoj kaj eŭbalenoj) estas specializita je manĝo de bentaj kreitaĵoj. Masklaj cetacoj tipe pariĝas kun pli ol unu ino (poliginio), kvankam la grado de poliginio varias depende de la specio. Oni ne konas, ke Cetacoj havas parligojn. Strategioj de masklaj cetacoj por reprodukta sukceso varias inter ar-apartenaj inoj, defendante eblajn partnerojn el aliaj maskloj, aŭ uzante balenvoĉon kiu allogas partnerojn. Idoj estas tipe naskitaj en aŭtunaj kaj vintraj monatoj, kaj la inoj portas preskaŭ ĉiam la respondecon zorgi ilin. Patrinoj de kelkaj specioj fastas kaj zorgas siajn idojn dum relative mallongan periodon de tempo, kio estas plej tipaj de veraj balenoj ĉar ties ĉefa manĝofonto (senvertebruloj) ne troviĝas en iliaj ejoj por reproduktado kaj idozorgado (tropikoj). Cetacoj produktas nombrajn voĉojn, ĉefe klikoj kaj fajfoj de delfenoj kaj la plendecaj kantoj de la Ĝiba baleno.

La viando, graso kaj oleo de cetacoj estis tradicie uzitaj de indiĝenaj popoloj de Arkto. Cetacoj estis priskribitaj en variaj kulturoj tutmonde. Delfenoj estas ofte tenitaj en kaptiveco kaj estas eĉ foje trejnitaj por plenumi trukojn kaj taskojn, dum aliaj cetacoj ne estas ofte tenitaj en kaptiveco (krom kutime nesukcesaj klopodoj). Cetacoj estis senĉese ĉasitaj fare de komercaj industrioj pro iliaj produktoj, kvankam tio estas nune malpermesita pere de internacia juro. La baiĝi (ĉina riverdelfeno) iĝis "Eble Formortinta" en la pasinta jarcento, dum la Vakito kaj la Jangzia sennaĝila porkoceto estas rangitaj Draste Endanĝerita fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Krom ĉasado, cetacoj frontas ankaŭ minacojn el hazarda kaptado, marpoluado, kaj pliiĝanta klimata ŝanĝo.

  1. cetacoj en vortaro.net
  2. M. Ranneft, D.; Eaker, H.; W. Davis, R. (2001). "A guide to the pronunciation and meaning of cetacean taxonomic names" (PDF). Arkivigite je 2020-07-30 per la retarkivo Wayback Machine Aquatic Mammals. 27 (2): 185. Alirita la 7an de Novembro 2018.
  3. "Assessment and Update Status Report on the Blue Whale Balaenoptera musculus" (PDF). Committee on the Status of Endangered Wildlife in Canada. 2002. Alirita la 19an de Aprilo 2007.
  4. E. Fish, Frank (2002). "Balancing Requirements for Stability and Maneuverability in Cetaceans". Integrative and Comparative Biology. 42 (1): 85–93. doi:10.1093/icb/42.1.85. PMID 21708697.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy