Cetinjo[1] (montenegreCetinje, en cirila alfabetoЦетиње, italeCettigne, grekeΚετίγνη, turkeÇetince) estas urbo de 20 000 loĝantoj en Montenegro, kies ĉefurbo ĝi estis ĝis la unua mondmilito. Kvankam ne plu ĉefurbo, Cetinje restis la kultura kaj spirita centro de la lando. Ĝi estas la rezidejo de la montenegra prezidento. Laŭ la stato de 2011 en la komunumo vivis 13 991 loĝantoj sur areo de 910 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km².
↑La esperanta formo aperas plurfoje en la esperanta literaturo, gazetaro kaj ankaŭ en retejoj, jen ekzemple, pli-malpli hazarde elserĉate, en [https://www.actualidadviajes.com/eo/promenado-tra-montenegro/ la teksto "Promenado tra Montenegro" de la origine hispanlingva retejo actualidadviajes.com