Charles Baudelaire

Charles Baudelaire
Franca verkisto kaj poeto
Franca verkisto kaj poeto
Persona informo
Charles Baudelaire
Naskonomo Charles-Pierre Baudelaire
Naskiĝo 9-an de aprilo 1821 (1821-04-09)
en Parizo, Francilio, Francio
Morto 31-an de aŭgusto 1867 (1867-08-31) (46-jaraĝa)
en Parizo, Francilio, Francio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Sifiliso Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo de Montparnasse, 6 Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Strato Amsterdamo vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand
Lycée Saint-Louis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Charles Baudelaire
Familio
Patro Joseph-François Baudelaire (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Caroline Aupick (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Amkunulo Jeanne Duval (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
literaturkritikisto
tradukisto
kritikisto
verkisto
eseisto
tradukisto
artokritikisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1844–1866 vd
Verkado
Verkoj La Floroj de l' Malbono ❦
La Paradizoj Artefaritaj ❦
La Pentristo de la Moderna Vivo ❦
Pensoj pri kelkaj miaj samtempuloj ❦
La Fanfarlo ❦
La Spleno de Parizo ❦
La Albatroso vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Pierre BAUDELAIRE, en esperanto Bodlero[1] estis franca poeto de simbolismo, tradukisto kaj artkritikisto, unu el la elstaraj de la franca kulturo vivanta dum la 19-a jarcento.

Liaj poemoj montras majstrecon pri la rimo kaj ritmo, enhavas ekzotikismon hereditan de romantikuloj, sed baziĝas sur observoj de reala vivo. Lia stilo kaj la elekto de liaj temoj estis ofte riproĉataj, tiel ke Baudelaire estis komprenata sole de kelkaj similuloj siatempe. En Le Figaro de la 5an de julio 1857, Gustave Bourdin kontraŭstaris dum la eliro de La Floroj de l'Malbono (Les Fleurs du Mal estas la precipa poemaro de Baudelaire): "Estas temperoj kiam oni dubas pri la mensa farto de la Sinjoro Baudelaire, kaj estas temperoj kiam oni ne plu dubas: estas plejparte la rediro monotona kaj antaŭpensita pri la samaj temoj, la samaj pensoj. Tie la abomeneco sin miksas kun la malnobleco; la naŭzeteco kun la fieco..."

Oni ofte rigardas lin kiel la plej grava franclingva poeto de la 19-a jarcento; Li eĉ estas komparata kun Victor Hugo. Lia tre originala stilo de prozpoezio influis tutan generacion de poetoj inkluzive de Paul Verlaine, Arthur Rimbaud kaj Stéphane Mallarmé, inter multaj aliaj.

Lia ĉefverko Les Fleurs du Mal (La Floroj de l'Malbono) esprimas la ŝanĝiĝantan naturon de beleco en la rapide industriiĝanta Parizo dum la mezo de la 19a jarcento. Tra sia verko, Baudelaire provis teksi kaj elmontri la kunligojn inter la malbono kaj la beleco, la violento kaj la volupto (Une martyre). Paralele al poemoj gravaj (Semper Eadem) aŭ tiuepoke skandalaj (Delphine et Hyppolite), li esprimis la melankolion (Moesta et errabunda) kaj la envio je alilokeco (L'invitation au voyage).

Li meritas krei la esprimon moderneco (modernité) por indiki la paseman, efemeran sperton de vivo en urba metropolo, kaj la respondecon de arta esprimo kapti tiun sperton.

  1. PIV

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in