Charles Fourier | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Charles Fourier | ||
Naskonomo | François Marie Charles Fourier | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1772 en Besançon | |
Morto | 10-an de oktobro 1837 (65-jaraĝa) en Parizo | |
Tombo | Tombejo de Montmartre ![]() | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Edz(in)o | – | |
Profesio | ||
Okupo | ekonomikisto filozofo sociologo verkisto ![]() | |
Laborkampo | Furierismo ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Falanstero vd | |
Filozofo ![]() | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
François Marie Charles FOURIER, esperantigita Furiero (naskiĝis la 7-an de aprilo 1772 - mortis la 10-an de oktobro 1837) estis franca socialisto, unu el la ĉefaj teoriistoj de utopia socialismo. Fourier kreis en 1837 la vorton feminismo (origine franclingve féminisme); li argumentis, ke la rajtampleksigo al inoj estis la ĝenerala principo de ĉia socia progreso. Fourier inspiris la fondon de la socialisma komunumo (Phalanstère, t.e. falanstero aŭ falangejo, kunigo de la du nomoj Phalange kiu signifas falango, kaj stère kiu signifas solida) nomata La Réunion proksime al la nuntempa Dallas, kaj same la fondon de aliaj komunumoj en Usono.