Charles Rappoport | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Charles Rappoport | ||
Naskonomo | Хоне (Хонон Липманович) Рапопорт | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1865 en Litovio | |
Morto | 17-an de novembro 1941 (76-jaraĝa) en Cahors | |
Tombo | Tombejo de Montparnasse, 25 vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio (1899–) Rusia Imperio vd | |
Partio | Franca Sekcio de la Laborista Internacio Franca Komunista Partio vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto aktivulo ĵurnalisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Charles RAPPOPORT (Karlo Rapoporto) (naskiĝis en 1865, mortis en 1941) estis franca komunista aktivulo el juda rusa origino.
Marksisto, li aktivas en la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (FSLI). En 1914, li denuncas la akcepton de la Unua Mondmilito, la voĉdonon por militkreditoj, kaj la partoprenon al registaro de "sankta unuiĝo" fare de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio. Post la milito, li aktivas sine de la FSLI por ke la partio aliĝu al la Komunista Internacio. Dum la Tura Kongreso en decembro 1920, li estas el la majoritato kiu fondas la Francan Sekcion de la Komunista Internacio (kiu poste iĝos la Franca Komunista Partio (FKP), kaj li estas elektita ĉe la Komitato.
Post la stalinismigo de la FKP, li estas senrespondecigita. Pro sia profunda malkonsento kun la partia linio kaj sia subteno al Sovetunio, li forlasos la FKP en 1938.