Charlie Chaplin

Charlie Chaplin
Oskar-premiito
Chaplin en kostumo kiel The Tramp
Chaplin en kostumo kiel The Tramp
Persona informo
Charles Chaplin
Naskonomo Charles Spencer Chaplin
Naskiĝo 16-an de aprilo 1889 (1889-04-16)
en Anglio Londono, Anglio
Morto 25-an de decembro 1977 (1977-12-25) (88-jaraĝa)
en Svislando Vevey, Svisio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo cemetery of Corsier-sur-Vevey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Britoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Manoir de BanBeverly Hills vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1927–)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Cuckoo Schools (en) Traduki
Black-Foxe Military Institute (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Charlie Chaplin
Memorigilo Charlie Chaplin
Familio
Patro Charles Chaplin Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Hannah Chaplin Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Wheeler Dryden (en) Traduki kaj Sydney Chaplin Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mildred Harris (1918-20)
Lita Grey (1924-1928)
Paulette Goddard (1936-1942)
Oona O'Neill (1943-1977)
Amkunulo Joan Barry (en) Traduki (1941–1942) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Charles Chaplin Jr.
 ( Lita Grey)
Sydney Chaplin
 ( Lita Grey)
Geraldine Chaplin
 ( Oona O'Neill)
Michael Chaplin
 ( Oona O'Neill)
Josephine Chaplin
 ( Oona O'Neill)
Victoria Chaplin
 ( Oona O'Neill)
Eugene Chaplin
 ( Oona O'Neill)
Jane Chaplin
 ( Oona O'Neill)
Christopher Chaplin
 ( Oona O'Neill) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
aŭtobiografo
filmmuntisto
teatra aktoro
filmkomponisto
aktoro
komikisto
scenaristo
filmproduktoro
komponisto
filmaktoro
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en LondonoLos-AnĝelesoĈikagoCorsier-sur-VeveyShepperton vd
Aktiva dum 19141976
En TTT http://www.charliechaplin.com/
http://www.chaplinmuseum.com/
Aktorado
Fama rolo vagabondo
Oskar-premio
Honora premio
1929 The Circus
1972 tutviva aktorado
Plej bona origina muziko
1952 Limelight
Pluaj premioj Plej bona aktoro
1940 The Great Dictator
Ora Leono
1972 tutviva aktorado
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La stelo de Charlie Chaplin sur la Trotuaro de famo en Holivudo, 1972.
Charlie Chaplin en 1920

Charles Spencer "Charlie" CHAPLIN (naskiĝis la 16-an de aprilo 1889 en Londono, Britio — mortis la 25-an de decembro 1977 en Vevey, Svislando) estis britdevena reĝisoro, produktoro, komikisto, aktoro, scenaristo, komponisto kaj humuristo kiu faris karieron ĉefe en Usono en la epoko de mutaj filmoj kaj estis unu el la plej kreivaj homoj de la epoko de la muta kino. Li ne nur reĝisoris, verkis scenarojn, produktis filmojn, sed ankaŭ mem muntis ilin kaj komponis la muzikon de siaj filmoj.

Kiel aktoro, Chaplin plej ofte ludis la rolon de persono apartenanta al malsupra sociala tavolo, kiu ruze defendas sian pozicion kontraŭ riĉuloj kaj potenculoj, tre ofte konata kiel Trampo. Tiu figuro iĝis unu el la plej konataj ikonoj tutmonde kaj unu el la plej gravaj bildoj en la historio de la kinindustrio.[1] Lia kariero daŭris pli ol 75 jarojn, de infanaĝo en la Viktoria epoko ĝis unu jaro antaŭ lia morto en 1977, kaj enhavis kaj laŭdadon kaj polemikon, el kabaretoj en Anglio ĝis lia morto en Vevey, Svislando.

La infanaĝo de Chaplin en Londono estis malriĉa kaj malfacila. Ĉar lia patro forestis kaj lia patrino estis ruinigita finance, li estis sendita al laborgastejo dufoje antaŭ sia naŭjariĝo. Kiam li estis 14-jaraĝa, lia patrino estis metita en frenezulejo. Chaplin ekaktoris ege frue, turnee ĉe music hall kaj poste kiel aktoro de teatro kaj komikisto. Estante 19-jaraĝa, li jam subskribis kontrakton kun la prestiĝa kompanio de Fred Karno, kiu portis lin al Usono. Chaplin estis kaptita por la filmindustrio kaj ekaperis en 1914 ĉe Keystone Studios. Tie li disvolvigis la figuron de Trampo kaj formis grandan aron de sekvantoj. Chaplin reĝisoris siajn proprajn filmojn dekomence kaj plue havis sian propran geaktoraron kiam li migris inter diversaj entreprenoj, inkluzive de Essanay, Mutual, kaj First National. Ĉirkaŭ 1918, li estis unu el la plej bone konataj figuroj en la mondo.

En 1919, Chaplin kunfondis la distribu-kompanion United Artists, kio havigis al li kompletan kontrolon super liaj filmoj. Lia unua longa filmo estis The Kid (1921), sekvita de A Woman of Paris (1923), The Gold Rush (1925), kaj The Circus (1928). Li malakceptis translokiĝi al la sonkino en la 1930-aj jaroj, kaj anstataŭe produktis City Lights (1931) kaj Modern Times (1936) sen dialogoj. Chaplin iĝis pli kaj pli politikema, kaj lia sekva filmo, The Great Dictator (La granda dictatoro, 1940), satire bildigis Adolf Hitler. La 1940-aj jaroj estis jardeko markita per polemikoj por Chaplin, kaj lia populareco dekadencis rapide. Li estis akuzita en la epoko de makartiismo pro komunismaj simpatioj, dum lia implikiĝo en procesoj pri patreco kaj edziĝoj al multe pli junaj virinoj okazigis skandalon en la puritanisma usona socio. Esplorado fare de FBI kaŭzis foriron de Chaplin el Usono al Svisio. Li forlasis sian ŝatatan rolulon Tramp en siaj pli lastaj filmoj, kiuj estis Monsieur Verdoux (1947), Limelight (1952), A King in New York (1957), kaj A Countess from Hong Kong (1967).

Chaplin verkis, reĝisoris, produktoris, eldonis, stelulis kaj komponis la muzikon por plejparto de siaj filmoj, ĉar li estis perfektisma, kaj volis kontroli ĉiujn aspektojn de la produktado de sia kino. Lia financa sendependeco permesis al li dediĉi jarojn al la disvolvigo kaj produktado de filmoj. Tiuj filmoj estas karakterizitaj per trogita, populara humoro kombinita kun emociemo, tipigita en la luktoj de lia rolulo Tramp kontraŭ la malfacilaĵoj. Multaj enhavas sociajn kaj politikajn temojn, same kiel membiografiajn elementojn. En 1972, kiel parto de la renovigita aprezo al lia verkaro, Chaplin ricevis Honoran Oskar-premion pro "la nekalkulebla efiko kiun li havis farante filmojn nome la artoformo de tiu jarcento". Li pluestas en tre alta konsidero, kaj liaj filmoj ekzemple The Gold Rush, City Lights, Modern Times, kaj The Great Dictator ofte estas rangigitaj en la listoj de la plej grandaj filmoj de ĉiuj tempoj en la kinindustrio.

  1. Cousins, p. 72; Kemp, pp. 8, 22; Gunning, p. 41; Sarris, p. 139; Hansmeyer, p. 3; #CITEREF.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy