Charlie Hebdo


Charlie Hebdo
emblemo
satirical newspaper (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1970 vd
Antaŭe Hara-Kiri vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Posedata de Laurent Sourisseau vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Charlie Hebdo (franca prononco: [ʃaʁli ɛbdo] ŝarli ebdo) estas polemika kaj satira franca gazeto.

La politika direkto de la eldonaĵo estas ekstreme maldekstra, kontraŭreligia, ne timante eĉ blasfemon. La gazeto ofte (2014) karikaturas islamajn ekstremistojn kaj ne timas bildigi la islaman profeton Mohamedo, kio estas granda ofendo, blasfemo en okuloj de la islam-kredantoj. La kritikado de kristanismo estas pli malofta, dum kritiko de judismo estas evitata por eviti akuzon je anti-semitismo (eĉ la kunlaborinto Siné estis forlasita en 2008 pro onidira anti-semitismo. Siné venkis en la jura proceso 2010 kontraŭ Charlie Hebdo.)

Ĝi praktikas fojfoje esploradon per publikigo de raportaĵoj eksterlande aŭ pri temoj kiel la sektoj, la sporto, la ĉasado, ktp. Charlie Hebdo konservis sian maldekstre orientitan reputacion. Tamen, kvankam ĝi volonte skoldas la dekstrajn partiojn, ĝi ne estas tute komplezema kun la maldekstraj partioj, ĉu ili estas en la registaro aŭ ne. Ĝi estas antaŭ ĉio ajn unue respublikana gazeto, kiu praktikas esprimliberecon en sia propra sino: ne maloftas ke kronikistoj pli malpli malakordiĝas, ekzemple okaze de la referendumo pri la Eŭropa Konstitucio.

La ĉefredaktoro estis Philippe Val de 1992 ĝis 2009 kaj Stéphane Charbonnier (alinome Charb) de 2009 ĝis 2015.

La nomparto Hebdo deriviĝas de la franca vorto hebdomadaire = "ĉiusemajna (gazeto)".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy