Christiaan HUYGENS [kristian hojĥens] ( listen) (naskiĝis en Hago la 14-an de aprilo 1629, mortis la 8-an de julio 1695) estis nederlanda matematikisto, fizikisto kaj astronomo.
Huygens naskiĝis kiel filo de Constantijn Huygens, kiu estis lingvospertulo, diplomato, komponisto kaj tiam elstara poeto de Nederlando. La juna Christiaan – danke al sia patro – jam fruaĝe konatiĝis kun famuloj kiel Rembrandt, Petro Paŭlo Rubens kaj René Descartes. Christiaan-on instruis lia patro, pli poste li studis jursciencon, sed poste turnis sin al matematiko kaj natursciencoj.
Li inventis i.a. la pendolhorloĝon.