Cikado

Tibicen linnei

Cikadoj estas insektoj el la subordo de la ordo hemipteroj. Tiuj virinsektoj kapablas eligi akran, vibran sonon (ĉirpado).

Cicada estas la genro de hemipteroj, el kiu originas la vorto "cikado", pli ĝenerale uzata.

Ekzemple: Sangruĝa cikado (Tibicina haematodes)

En la orienta Usono kaj Kanado ekzistas speco de cikado vulgare nomata kiel cikla cikado (Magicicada septemdecim). En la grundo atendas miliardoj da larvoj (populare nomitaj "nimfoj"). Tiam, iun tagon, ili ĉiuj elfosas, eliras el sia subtera kovujo, alkroĉiĝas al arbo aŭ al iu alia objekto kaj el la eksterskeleto aperas la plenkreska cikado. Ili formas grandegajn svarmojn, kaj faras surdigan bruegon. Pro tiu kutimo, la lokaj setlantoj identigis ilin kun la akrido, kvankam ekzistas neniu rilato inter tiuj du specioj de insektoj. La plenkreskulo restos viva dum kvin ĝis sep semajnoj, dum kiuj ĝi reproduktiĝos. La naskiĝantaj larvoj revenos al la loko de kie venis iliaj gepatroj, subteran, kie ili atendos multajn jarojn, ĝis la ĝusta momento por komenci plian ciklon de 13 aŭ 17 jaroj


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy