Ciklotrono

La Ciklotrono en Berkeley.
60-inch cyclotron, c 1930s.

Ciklotrono estas speco de partikla akcelilo inventita de Ernest O. Lawrence en 1929-1930 en la Universitato de Kalifornio, Berkeley, kaj patentis ĝin en 1932. Ciklotrono akcelas ŝargitajn partiklojn eksteren de la centro laŭ spirala vojo. La partikloj sin tenas laŭ spirala trajektorio per statika magneta kampo kaj akcelitaj de rapida varia (radiofrekvenco) elektra kampo. Lawrence ricevis la Nobelpremion pri fiziko en 1939 pro ĉi tiu invento.

Ciklotronoj estis la plej potencaj partiklaj akcelilteknologioj ĝis la 1950-aj jaroj kiam ili estis anstataŭitaj de la sinkrotrono, kaj daŭre estas uzataj por produkti partiklajn trabojn en fiziko kaj nuklea medicino. La plej granda unu-magneta ciklotrono estis la 4,67 m (184 in) sinkrociklotrono konstruita inter 1940 kaj 1946 fare de Lawrence en la Universitato de Kalifornio en Berkeley, kiuj povis akceli protonojn al 730 milionoj da elektronvoltoj (MeV). La plej granda biciklono estas la 17.1 m (56 ft) multmagneta TRIUMF-akcelilo ĉe la Universitato de Brita Kolumbio en Vankuvero, Brita Kolumbio, kiu povas produkti 500 MeV-protonojn.

Pli ol 1200 ciklotronoj estas uzataj en nuklea medicino tutmonde por la produktado de radionukleoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy