Cinamo

Cinamo

Cinamo estas la aroma trunkoŝelo de la cinamarbo, nomo por ĉiu arbo aŭ trunkarbusto de genro cinamomo (latine: Cinnamomum).

En la kuirarto uzatas la muelita ŝelo de la planto kaj la cinamoleo, kiun oni produktas el la forĵetaĵoj de la ŝelo. Cinamo fajnigas ĉefe dolĉaĵojn, kukojn, biskvitojn, keksojn, fruktosalatojn, dolĉajn laktaĵojn, punĉon kaj likvorojn. Kelkaj homoj ŝatas ĝin por spici viandojn, ĉefe kokaĵojn kaj bovaĵojn.

Pro la intensa odoro cinamoleo ankaŭ estas uzata en la parfumindustrio.

Oni uzas infuzaĵon de cinamomo en tradiciaj medikamentoj ĉefe por helpi en gripo kaj post-nasko. Ĉar cinamomo stimulas tiriĝon de muskoloj de utero, ĝi ankaŭ estas uzita por fari abortojn en neindustriaj regionoj.

Ĝia precipa aktiva substanco estas volatila oleo el cinamata aldehido.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy