Circo

Circo
greka dio
Verko Odiseado
Informoj
Sekso ina
Loĝloko Aeaea
Okupo plenumanto de magio
Patro Eeto
Patrino Perse
Gefratoj PazifaoEetoPerseso • Perses
Edzo/Edzino Telemaĥo
Kunulo Odiseo
Infanoj Agrius • Auson • Ardeas • Telegonus • Latino • Cassiphone • Anteias
vdr

Circo[1] (helene skribata Κίρκη, Kirke, latine skribata Circe, en klasika latina supozeble ankaŭ prononcita Kirke) estis figuro en la helena mitologio, filino de la suna dio Helio kaj de lia edzino Persa (en okcidento). Ŝia frato estis (en oriento) la kolĥida reĝo Eeto. Ŝi estis fama kaj potenca sorĉistino.

Gioacchino Assereto:Circo miksas vinon

Circo vivis sur insulo Eea (aŭ Ea) en fora okcidento, kien nur malofte venis la homoj. La unuaj albordiĝintaj homoj estis Argonaŭtoj, revenantaj kun la ora ŝaffelo el Kolĥido. La dua vizito estis Odiseo, revenanta el la Troja milito.

Ŝiaj plej konataj sorĉoj estis:

  • transformo de la knabino Skilo en maran monstron,
  • transformo de ŝipanoj de Odiseo en porkojn,
  • transformo de la bela knabo nomata Piko en pegolon.
  1. Circo en PIV ĉe vortaro.net

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy