Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ciro (apartigilo) |
Ciro la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Persio | |||||
Regado | 559-530 a.Kr. | ||||
Persona informo | |||||
𐎤𐎢𐎽𐎢𐏁 | |||||
Naskonomo | perse کوروش بُزُرگ - Kūruš | ||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 600 a.Kr. en Anŝan, Persio | ||||
Morto | ĉirkaŭ 530 a.Kr. en Sirdarjo | ||||
Mortis per | Mortis en batalo vd | ||||
Tombo | Tombo de Ciro vd | ||||
Religio | mazdaismo vd | ||||
Lingvoj | malnovpersa • Babilona lingvo • elama vd | ||||
Ŝtataneco | Aĥemenida Imperio Anŝan vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Aĥemenida dinastio vd | ||||
Patro | Kambizo la 1-a vd | ||||
Patrino | Mandana de Medujo vd | ||||
Edz(in)o | Cassandane (en) Amitis Shahbanu (en) Neithiyti (en) vd | ||||
Infanoj | Kambizo la 2-a ( Cassandane (en) ) Roxane (en) ( ) Atosa ( Cassandane (en) ) Smerdio ( Cassandane (en) ) Artystone (en) ( Cassandane (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno fondinto militestro monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ciro la 2-a[1] (Kūruš; en moderna persa lingvo: کوروش بزرگ Kuroŝ-e Bozorg, vivis ĉirkaŭ la jaroj 575 – 530 a. K.), ofte nomata Ciro la Granda [2] estis reĝo de la aĥemenida dinastio de Persio (inter la jaroj 559-530 a. K.)[3] kaj fondinto de la persa aĥemenida imperio.[4] La aĥemenida dinastio, en malnova persa lingvo Haksāmaniŝija, fondita de Ciro post venkado super la lasta meda reĝo (550 a. K.), etendigis sian regaĵon sur la centra ebenaĵo de Irano kaj granda parto de Mezopotamio: Liaj konkeroj ampleksiĝis al Medio, Lidio kaj Babilono, ekde la Mediteraneo ĝis la montoĉeno Hindukuŝo, kreante tiel la plej grandan imperion de tiu epoko. La imperio fondita de Ciro ekzistis dum pli ol ducent jaroj, ĝis ĝia fina konkero fare de Aleksandro la Granda en 332 antaŭ nia erao.
La regado de Ciro la 2-a daŭris inter 29 kaj 31 jarojn. Ciro konstruis sian imperion konkerante unue la Medan Imperion, poste la Lidian Imperion kaj poste la Nov-Babilonan Imperion. Antaŭ aŭ post Babilono, li gvidis ekspedicion en centra Azio, kiu rezultigis gravajn kampanjojn kiuj estis priskribitaj kiel enkonduko "en submetiĝon al ĉiu nacio senescepte"[5]. Ciro ne riskis en Egiptio, ĉar li mem mortis en batalo, kontraŭbatalante la masagetojn de Sirdarjo en 530 a.K.[6] Li estis sukcedita de sia filo, Kambizo la 2-a, kiu sukcesis aldoni pliajn teritoriojn al la imperio konkerante Egiption, Nubion, kaj Cirenion dum sia mallonga regado.
Ciro la 2-a respektis la morojn kaj religiojn de la landoj kaj teritorioj kiujn li konkeris[7]. Estas dirite en Tutmonda Historio, ke la rolo de la aĥemenida dinastio fondita de Ciro fontis en la sukcesa modelo je centralizita administrado kaj establiĝo de registaro laboranta por la avantaĝoj kaj profitoj de siaj subuloj.[4]. Fakte, la administrado de la imperio pere de satrapioj kaj la vivprincipo je formado de registaro ĉe Pasargado estis la verkoj de Ciro[8]. Kio foje estas konataj kiel la Edikto de Restarigo (fakte du ediktoj) priskribitaj en la Biblio kiel realigaĵoj de Ciro la 2-a lasis daŭran heredaĵon en la juda religio, kie, pro liaj politikoj en Babilono, estas referita en la juda Biblio (Malnova Testamento) kiel Mesio (Jesaja 44:24, 26-45:3, 13, "la sanktoleita"[9]), kaj estas la nura ne-judo tiel nomata[10].
Ciro la 2-a estas ankaŭ bone konata pro siaj atingoj rilate al homaj rajtoj, politiko, kaj armea strategio, same kiel la influo kiun li ekzercis sur orientajn kaj okcidentajn civilizojn. Origine el Persis, kiu temas pri la nuna moderna irana regiono Fars, Ciro ludis decidan rolon en difinado de la nacia identeco de moderna Irano[11][12][13] . Ciro kaj, efektive, la aĥemenida influo en la praa mondo ankaŭ etendiĝis ĝis Ateno, kie multaj atenanoj adoptis aspektojn de la pers-aĥamenida kulturo kiel sian propran, en reciproka kultura interŝanĝo[14].