Civila socio

Civitana socio, ankaŭ nomata Civila socio estas la "agregaĵo de ne-registaraj organizaĵoj kaj institucioj kiuj manifestas interesojn kaj volon de civitanoj."[1] La civila socio konsista el la tuta aro de libervolaj asocioj, de lokaj komunumoj, de kulturaj kaj esplorinstitutoj, de reprezentaj korpoj en la sektoroj de privata entreprenado kaj publika agado. La civila socio povas inkluzivi la familion kaj la privatan sferon, referitan kiel la "tria sektoro" de socio, aparta de registaro kaj negoco.[2] La 21-a Century Lexicon de Dictionary.com difinas civilan socion kiel 1) la agregaĵo de ne-registaraj organizaĵoj kaj institucioj kiuj manifestas interesojn kaj volon de civitanoj aŭ 2) individuoj kaj organizoj en socio kiuj estas sendependaj de la registaro.[1]

Foje la esprimo "civila socio" estas uzata en la pli ĝenerala signifo "la elementoj kiel libera esprimlibereco, sendependa juĝistaro kaj aliaj, kiuj konsistigas demokratian socion" (Collins English Dictionary ).[3] Precipe en la diskutoj inter pensuloj de Orienta kaj Meza Eŭropo, civila socio estas vidita ankaŭ kiel koncepto de civitaj valoroj. Unu vaste konata reprezentanto de tiu koncepto estas la pola iama disidento Adam Michnik.

Volontado ofte estas konsiderita difina karakterizaĵo de la organizoj kiuj konsistigas civilan socion, kiuj en victurno estas ofte nomitaj "Ne-registaraj organizaĵoj" (NROoj), aŭ "Ne-profita organizaĵoj" (NPOoj). La plej multaj aŭtoritatoj havas en pensoj la sferon de publika partopreno en asocioj, sindikatoj kaj similaj,[4] sed estas ne necese aparteni al io el tio por esti parto de civila socio.

  1. 1,0 1,1 Civil society - Define Civil society at Dictionary.com. Dictionary.com.
  2. What is Civil Society Arkivigite je 2009-05-02 per la retarkivo Wayback Machine civilsoc.org
  3. "Civil Society". Collins English Dictionary - Complete and Unabridged 11th Edition. Konsultita la 2an de Aŭgusto 2012 el retejo CollinsDictionary.com : http://www.collinsdictionary.com/dictionary/english/civil-society
  4. Concise Oxford Dictionary of Sociology, 1994:55-56

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy