Cream [krim'] estis brita triopa rokbando de la 1960-aj jaroj kiu konsistis el drumisto Ginger Baker, gitaristo/kantisto Eric Clapton kaj ĉefkantisto kaj basisto Jack Bruce.
La tria albumo de la grupo, nome Wheels of Fire (Fajrradoj 1968), estas la unua platen-vendita duobla albumo en la mondo.[1][2] La bando estas amplekse rigardata kiel la unua sukcesa supergrupo en la mondo.[3][4][5][6] En sia kariero, ili vendis pli ol 15 milionoj da ekzempleroj de siaj albumoj tutmonde.[7] Ilia muziko inkludis kantojn bazitajn sur tradicia bluso kiel "Crossroads" kaj "Spoonful", kaj sur moderna bluso kiel "Born Under a Bad Sign", same kiel pli nuntempa materialo kia "Strange Brew", "Tales of Brave Ulysses" kaj "Toad".