Cunamo

Pentraĵo de cunamo far Katsushika Hokusai en 1831. Fone videblas la Monto Fuĵio.
Tertremo de Sendajo en 2011, elaera vido de damaĝo en la regiono Sendajo montranta nigran fumon el naftorafinejo de Nippon Oil Sendai.
3D cunama ŝajnigo.
3D cunama ŝajnigo.

Cunamo (devenas el 津波 [cunami] - ondego en haveno), aŭ sisma marondego, estas ondego (aŭ serio de ondegoj) kaŭzita de neveteraj agadoj, kiaj submara sismo, grunda terenglito, vulkana agado, meteorŝtono, ktp., kiu okazigas movon de granda volumeno de akvo, ĝenerale en oceano aŭ granda lago. Krom la menciitaj kaŭzoj, menciindas ankaŭ aliaj subakvaj eksplodoj (kiaj eksplodigoj de subakvaj atomaj aparatoj, nome bomboj), rompo de glaĉeroglacimonto, falo de meteorito, satelito aŭ aliaj eksterteraj objektoj kaj aliaj okazigoj el super aŭ sube la akvo, kiuj havas eblon generi cunamon.[1] Malkiel normalaj oceanaj ondoj kiuj estas generataj de ventotajdoj kiuj siavice estas generataj de la gravita pelo fare de la Luno aŭ la Suno, cunamo estas generata de la movadego de akvo.

Cunamaj ondoj ne similas al normalaj marondoj, ĉar ties ondolongo estas multe pli longa. Pli ol aperi kiel rompa ondo, cunamo povas anstataŭ dekomence aspekti kiel rapide supreinranta tajdo, kaj pro tiu tialo ili estas ofte referencataj kiel tajdaj ondoj, kvankam tiu uzado ne estas akceptita de la scienca komunumo ĉar cunamoj ne estas tajdaj nature. Cunamoj ĝenerale konsistas el serio de ondoj kun periodoj kiuj gamas el minutoj al horoj, alvenantaj laŭ tiele nomitaj "ondotrajno".[2] Ondaltoj de dekoj da metroj povas esti generitaj de grandaj okazaĵoj. Kvankam la efiko de cunamoj estas limigitaj al marbordaj areoj, ties detrua povo povas esti enorma kaj ili povas tuŝi tutajn oceanajn basenojn; La cunamo de la Hinda Oceano de 2004 estis inter la plej mortigaj naturaj katastrofoj en la homa historio kun almenaŭ 230,000 personoj mortintaj aŭ malaperintaj en 14 landoj borde de la Hinda Oceano.

La greka historiisto Tucidido sugestis en sia verko de la fino de la 5a jarcento a.K. nome Historio de la Peloponeza Milito, ke cunamoj estas rilataj al submaraj tertremoj,[3][4] sed la kompreno de la cunama naturo restis malmulta ĝis la 20a jarcento kaj ankoraŭ multo restas nekonata. Ĉefaj areoj de nuna esplorado estas la klopodoj determini kial kelkaj grandaj tertremoj ne generas cunamojn dum kelkaj aliaj pli malgrandaj ja generas cunamojn; klopodi akurate antaŭscii la pason de cunamoj tra la oceanoj; kaj ankaŭ antaŭscii kiel cunamaj ondoj interagas kun specifaj marbordoj.

  1. Barbara Ferreira (17a de Aprilo, 2011). "When icebergs capsize, tsunamis may ensue". Nature. Alirita 2011-04-27.
  2. Fradin, Judith Bloom kaj Dennis Brindell (2008). Witness to Disaster: Tsunamis. Witness to Disaster. Washington, D.C.: National Geographic Society. pp. 42, 43. [1] alirita la 5an de Majo 2016
  3. Tucidido: “A History of the Peloponnesian War”, 3.89.1–4 [2] Alirita la 5an de Majo 2016.
  4. Smid, T. C. (Aprilo 1970). 'Tsunamis' in Greek Literature. Greece & Rome 17 (2a eld.). pp. 100–104.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy