Cuxhaven

Cuxhaven
Blazono
Cuxhaven (Germanio)
Cuxhaven (Germanio)
DEC

Map

granda sendependa urbo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • coastal spa
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Cuxhaven
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 04721-2,-3,-4
Poŝtkodo 27472, 27474, 27476, 27478
Aŭtomobila kodo CUX
Oficiala Municipokodo 03352011
Politiko
Komunumestro Arno Stabbert
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
Demografio
Loĝantaro 48562 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 52′ N, 8° 42′ O (mapo)53.8666666666678.7Koordinatoj: 53° 52′ N, 8° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 2 m
Areo 161,91 km²
Oficiala retejo https://www.cuxhaven.de/
vdr

Cuxhaven estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Cuxhaven de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 48 562 loĝantojn. Ĝi apartenas kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kio respegulas la fakton ke la regiono ekonomie orientiĝas kaj al Bremeno sudokcidente kaj al Hamburgo sudoriente.

La urbo situas borde de la Norda Maro, en elstara loko fine de terlango inter la elfluejoj de la riveroj Weser sudokcidente kaj Elbo nordoriente, kaj konsideriĝas la internacia kargoŝipa haveno por la urbo Hamburgo, kiun tra la rivero Elbo ne atingas ĉiuj modernaj ŝipegoj. Sendepende de la granda haveno, dum la somero la urbo pro abundaj apudurbaj sablaj plaĝoj estas plena je feriaj gastoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy