Dankotago

Dankotago
La unua dankotago, Jean Leon Gerome Ferris (1863–1930)
La unua dankotago, Jean Leon Gerome Ferris (1863–1930)
federacia feria tago de Usono • public holidays in Canada
Oficiala nomo Thanksgiving Day
Festata Usono Usono, Kanado Kanado, Grenado Grenado, Sankta Lucio Sankta Lucio, Liberio Liberio
Speco Nacia
Kutimoj kaj tradicioj solenaj marŝantaroj, familiaj vespermanĝoj, futbalmatĉoj, bakado de meleagro
vdr

Dankotagodankofesto (angle Thanksgiving Day) estas nacia festotago en Usono, Kanado, kaj ankaŭ en Grenado, Sankta Lucio, kaj Liberio. Tradicie la tago estas tempo dum kiu oni dankas Dion pro sukcesa rikolto kaj aliaj bonaĵoj, kiuj okazis dum la jaro. Festotagoj kun similaj nomoj estas festataj en Japanio kaj Germanio.

En Usono oni festas tiun ĉi tagon je la kvara ĵaŭdo de novembro. En Kanado, kie rikoltado okazas pli frue en la jaro, jam la oficiala festotago pro la dankofesto okazas je la dua lundo de oktobro. La dankotagon oni festas kun la tuta familio kaj multaj homoj longe vojaĝos por povi esti kune. Ĉar la dankotagon oni en Usono festas je ĵaŭdo, tre ofte ankaŭ je vendredo, la laboristoj estante liberaj la familia reunuiĝo okazas kvartage. Manĝado ludas gravan rolon: estas tradicio manĝi meleagron; eĉ ekzistas nomo por la tago dum kiu oni ĝin manĝas: "Turkey Day" (meleagra tago). Fakte, meleagroj ofte estas simboloj de la tuta festotago. Ofte oni manĝas kun la meleagraĵo terpomkaĉon, fazeolojn kaj oksikokojn. Kiel deserton oni ofte manĝas nuksan kaj kukurban tortojn. Antaŭ la manĝo la tuta familio kutime kune ĉeestas al matĉo de Usona piedpilkado aŭ spektas ĝin televide.

La usona tradicio asocias la festotagon kun festo kiun plej verŝajne festis la Pilgrim Fathers en 1621, post kiam ili fondis en Massachusetts setlejon nomata Plymouth Colony. Multaj rakontoj pri la usona dankotago estas mitoj, kiuj ekestis fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento por provi krei nacian identecon post la Usona Enlanda Milito kaj la alveno de enmigrintoj.

Ĉefe la origina popolo, la diversaj indianaj triboj, ne konsideras tiun ĉi festotagon dum kiu oni estu dankema. Kontraŭe, ĝi konsideras la tagon kiel la komenco de tragedia procezo pro kio ili perdis landon kaj ilia popolo estis murdita. Ĉiujare la Wampanoag-indianoj kune kun kelkaj aliaj renkontiĝas en Plymouth por "nacia tago de funebrado".

La vendredo post la Dankotago, kiam plej multaj familianoj ne devas labori, tradicie estas la unua tago de la kristnaska aĉetado ("nigra vendredo" angle nomata “Black Friday”). Butikoj multe vendas kaj rabatas dum tiu tago kaj amaso da homoj butikumas.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy