Das Judenthum in der Musik

Das Judenthum in der Musik
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Richard Wagner
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1850
Loko Leipzig
vdr

Das Judenthum in der Musik estas kontraŭjud(ism)a traktaĵo de Richard Wagner, kiun li verkis en 1850 dum sia restado en Zuriko. La 3-an kaj 9-an de septembro 1850 ĝi aperis en la „Neuen Zeitschrift für Musik“ redaktita de Franz Brendel sub la kaŝnomo K. [Karl] Freigedank. En 1869 Wagner publikigis la traktaĵon treege pliampleksigitan kiel memstara broŝuro je sia propra nomo.

Wagner reagis per sia kontribuaĵo al antaŭe aperinta artikolo, kiun estis verkinta lia amiko Theodor Uhlig en la Neuen Zeitschrift für Musik, sin esprimante je tio pri la „hebrea artogusto“. Li opiniis, kiel li mem skribas, necese pritrakti ĉi tiun objekton pli detale, por „ klarigi la instinkan forpuŝon, kiun la personeco kaj la karaktero de la judo kaŭzas al ni, por pravigi ĉi tiun instinktan malsimpation, kiun ni tamen klare rekonas kiel pli fortan kaj pli superpezan ol nia konscia fervoro senigi nin de ĉi tiu malsimpatio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy