Demetra | |
---|---|
Originala nomo | Δημήτηρ |
Sekso | ina |
Sidejo | Olympus |
Eble sama | Cereso |
Familio | |
Patro | Krono |
Patrino | Rea |
Infanoj | Persefono, Pluto, Amphitheus, Calligeneia, Arion, Despoina, Philomelus, Eŭbuleo, Chrysothemis, Dmia, Hekato |
Amkunuloj | Karmanoro, Zeŭso, Pozidono |
Demetra[1] aŭ Demeter – helene Δημήτηρ (Demeter), novgreke Δημητρα (Demetra), el γή (ge)–tero kaj ματήρ/ματρα (matra)–patrino. Laŭ la Helena mitologio, ŝi estis la diino de la kultivata grundo, de la agro. De ŝia kuniĝo kun Zeŭso naskiĝis Kora Κόρη, la junulino, simboligita per la grajno de tritiko, kiu falinte sur la tero, ŝosas kaj reviviĝas, kaŭze de kio, en la Eleŭzisaj Misteroj, la spiko fariĝis simbolo de senmorteco. Post la forrabo fare de Plutono, la difilino, fariĝinte edzino de la dio de la inferoj, alinomiĝis al Persefona Περσεφόνη, tiu kiu detruas la lumon.
Fundamente agra, la kulto al Demetra estas intime ligita al la ritmo de la sezonoj, de la semado kaj rikolto. Tio estas, por produkti la tre valora el la grenoj, la grajno devas morti.
Diino de la kultivata tero kaj konsekvence de la agrokulturo, filino de Krono kaj Rea, ŝi estas, defundamente, diino de la tritiko. Instruinte al la homoj la arton kaj prisemi la kampon kaj fari la panon, ŝi estis intime ligita al sia filino Kora, kiu poste alinomiĝis Persefona. Tiu intimeco, patrino kaj filino en la mito, pravigis ilian epiteton, la diinoj. La kerno de la mito estas la dolora dramo de la diinoj, kies signifo estis rivelita al la inicitoj de la Eleŭzisaj Misteroj.