Departementoj de Peruo

Mapo de la unuarangaj administraj dividoj de Peruo.

En Peruo, la unua administro divido estas la departemento. El administra vidpunkto ekzistas nuntempe la eblo formi superdepartementajn regionojn, sed tiu ebleco ankoraŭ ne estis efektivigita. La departementoj estis kreitaj post la naskiĝo de la Respubliko en 1821 kiel anstataŭantoj de la vicreĝlandaj dividoj (intendencia).

Ekzistas nuntempe 24 departementoj, plus unu konstitucia provinco (tiu de Callao). La ĉefurbo Limo havas statuson de departemento, eĉ se temas pri loka registaro.

Aktuale, ankoraŭ ne formiĝis regiono, precize dirite, en tiu sudamerika lando: La unua de la necesaj popolaj balotadoj por la kreado de regionoj, realigita en 2005, ne atingis la necesan elektan apogon. Post la kreado de la Regionaj Registaroj, oni aludas kutime kiel regiono neformale al iu ajn el la 24 departementoj aŭ al la Konstitucia Provinco Callao, 24 teritorioj kiuj havas propran Regionan Registaron, kiel jam oni menciis. La provinco sidejo de la lando, nome Lima, estis ekskludita el tiu procezo kaj ne igos parto de regiono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy